neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/tajvano-la-kontrau-nukleuloj-akiras-haltigon-de-la-konstruejo-de-centralo.html

Tajvanaj opoziciuloj al nuklea energio, kiuj timas katastrofon similan al tiu de Fukuŝimo en 2011, akiris haltigon de la konstruejo de la 4a centralo de la insulo post okupado de la urbocentro de Tajpeo.

Ĉirkaŭ 28.500 manifestaciantoj blokis dimanĉon grandan straton de la ĉefurbo, instigante la Kuomintang, reganta partio, deklari haltigon de la centralo tamen preskaŭ finita.

Plimulte el la manifestaciantoj estis jam rehemeniĝintaj sed centoj daŭrigis la sid-manifestadon. La polico energie intervenis lundon por deloki ilin, uzante akvokanonojn.

La nova centralo, instalita 40 kilometrojn for de Tajpeo, estus la 4a de la insulo submetita al risko de tertremo.

Ĝi enhavas du reaktorojn, el kiuj unu estas konstruita ĝis 98%. Post sekureca inspektado, tiu reaktoro estos ĉirkaŭfermita ĝis eventuala referendumo.

La Ĉefministro Jiang Yi-hua defendis la decidon de sia registaro interrompi la konstruejon, prefere ol forlasi ĝin, por « permesi al la sekvanta generacio elekti pri propra energio »

Tiu centralo kun instalita potenco de 2.700 megavatoj estas de jardekoj objekto de la plej viglaj naciaj pridiskutoj.

Ĝia konstruado komencis en 1999 sed la politikaj prokrastoj multobligis la malfruiĝojn kaj la fakturo atingas hodiaŭ 300 miliardojn da tajvanaj dolaroj (7,1 miliardojn da eŭroj).

La tri tajvanaj nukleaj centraloj provizas 20% el la konsumata elektro.

http://www.sciencesetavenir.fr/nature-environnement/20140428.AFP5872/taiwan-les-anti-nucleaires-obtiennent-le-gel-du-chantier-d-une-centrale.html?xtor=RSS-16