neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/kambogo-miloj-da-teksajlaboristoj-strikas.html

La streĉo kreskis lundon 28an de aprilo en Kamboĝo pri la salajroj en la ŝlosil-sektoro de teksaĵo kiu dungas 650.000 personojn. La striko tuŝas tridekon da uzinoj situantaj en du ekonomiaj specialaj areoj apud la landlimo kun Vjetnamio, laŭ Pav Sina, reprezentanto de la kolektiva sindikato de la laborista movado, kiu taksas je ĉirkaŭ 20.000 la nombron da strikantaj laboristoj.

La strikmovado, kiu komencis pasintsemajne, kun pluraj miloj da strikantoj kaj kiu pliampleksiĝis lundon, estis motivita per postulo de kromsalajro je 50 dolaroj por « kompensi la fakton ke ili ne strikis » dum la antaŭnelongaj manifestacioj, precizigis Pav Sin. Neniu cifero ne estis akirita flanke de la firmaoj, aŭ de la registaro pri la efiko de tiu striko al produkto.

SEKTORO EN PLENA TUMULTO

La Kamboĝa Asocio de la Teksaĵaj Industriistoj (KATI) dementis en ties retpaĝaro ke ĝi faris iun ajn promeson de kromsalajro al la laboristoj interŝanĝe kontraŭ ilia obeemo. La Asocio eĉ petis de la aŭtoritatoj ke ili malhelpu la « kontraŭleĝajn aktivecojn » de la kontestantoj, asertante ke la strikantoj ĵetis ŝtonojn sur la uzinojn kaj premis al siaj kolegoj kiuj aliras la laboron. « Tiu incidentoj plivastiĝos aliloken se ili ne estas malhelpataj », pledis la KATI.

Tiu nova strikmovado intervenas dum la teksaĵa sektoro estas en plena tumulto, post plurmonata soci-movado kiu finiĝis komence de 2014 fare de polica interveno kiu okazigis almenaŭ kvar mortintojn. La proceso de 23 laboristaj aktivuloj tiam arestitaj komencis vendredon en Pnom-Peno, malgraŭ internaciaj alvokoj por ilia liberigo. La laboristoj postulis duobligon de ties minimuma salajro, po 160 dolaroj monate (117 eŭroj).

La sindikatoj planis defiladi ĵaŭdon 1an de majo en Pnom-Peno, por emfazi siajn postulojn. En la 650.000 laboristoj de la sektoro, almenaŭ 400.000 laboras por sub-traktantoj de grandaj internaciaj markoj, decidiga sektoro por la kamboĝa ekonomio.

http://www.lemonde.fr/asie-pacifique/article/2014/04/28/des-milliers-d-ouvriers-du-textile-en-greve-au-cambodge_4408574_3216.html