neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/ukrainio-naciistoj-el-ciuj-flankoj-ni-deziras-pacon.html

Tiu rusa-ukrainia paro (la junulo montras sian rusan pasporton kaj la junulino sian ukrainian pasporton) respondas al la ambaŭflankaj naciistoj kiuj kondukas Ukrainion al sangelverŝado ardigante la naciismajn kaj rasismajn malamojn.

En Ukrainio, pro la konflikto inter frakcio de la direktanta klaso kiu rigardas al Bruselo kaj alia al Moskvo, disvolviĝas naciisma veneno, ukrainia kaj grand-rusa. Se en tiu naciisma histerio, la ordinaraj homoj, laboristoj, pensiuloj, dungitoj, terkultivistoj, senlaboruloj, ktp, parolantaj ĉu la rusa, ukrainia aŭ alia lingvo, havas ĉion por perdi, la minoritatoj, ĉefe Romaoj kaj judoj, estas aparte minacataj, kaj tio en la nomo de ambaŭflankaj naciistoj.

Dum flanke de ukrainia naciismo, oni vidas defiladi grupojn malkaŝe naziajn kaj nostalgiajn de la kontraŭjuda estro Bandera, en Donecko, urbo sub kontrolo de grand-rusaj naciistoj, flugfolioj invitantaj Judojn enregistriĝi kaj listigi ĉiujn bienojn kiujn ili posedas estis disdonitaj en la urbo. Tiuj flugfolioj ordonas al la judoj aĝaj pli ol 16-jaraj enlistiĝi kaj deklari ilian heredaĵon, en la risko kontraŭokaze je elpelado kaj konfisko de iliaj bienoj. La flugfolio, disdonita ĉe la elirejo de sinagogo, enhavas la flagon de la Suverena respubliko de Donecko sub grand-rusa naciisma kontrolo. La separatisma estro, Denis Pouŝiline dementis sian implikon en tiu afero, denuncante krudan falsaĵon. Ĉu temas pri kreado de grand-rusaj naciistoj aŭ falsaĵo produktita de ukrainiaj naciistoj, tiu kontraŭjuda provoko klare montras la minacojn kiujn prezentas la naciisma histerio en Ukrainio kiel aliloke.