neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/kambogo-proceso-de-23-manifestaciantoj-de-la-teksaja-sektoro.html

La proceso de 23 kamboĝaj aktivistoj kaj laboristoj arestitaj dum la sanga represio de striko de teksaĵlaboristoj en januaro, komencis vendredon en Pnom-Peno, malgraŭ internaciaj alvokoj favore al ilia liberigo.

Tiu afero pli intensigis la maltrankvilon de la defendantoj de homaj rajtoj koncernante la represion de manifestacioj celantaj defion al la Ĉefministro Hun Sen, reganta de preskaŭ 30 jaroj.

Laŭ la grupoj de defendo pri homaj rajtoj, la 23 akuzitoj, kies plejparte estas detenataj de post ilia arestado, riskas kvin jarojn da malliberejo, interalie pro memvolaj perfortoj.

« La laboristoj vundis neniun », asertis Kong Athit, de la Kamboĝa konfederacio de la Laboro, denuncante la akuzojn kiel « politike motivigitajn »

« Ili simple manifestaciis por havi sufiĉan salajron por dece vivi », li aldonis dum la akuzitoj estis prezentitaj en du aŭdiencejoj plenaj de aktivistoj.

Pluraj centoj da personoj kolektiĝis antaŭ la municipa tribunalo de Pnom-Peno ĉe la malfermo de la proceso, kun krioj « liberigu la 23 ! »

Komence de januaro, almenaŭ kvar civiluloj estis mortigitaj kiam la polico pafis al strikantaj teksaĵlaboristoj kiuj postulis duobligon de la minimuma salajro, po 160 dolaroj monate (117 eŭroj).

La teksaĵa sektoro, kiu produktas vestojn por grandaj internaciaj markoj kiel Gap, Nike aŭ H&M, estas decidiga por la ekonomio de unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo.

La Internacia Konfederacio de la Sindikatoj lanĉis kampanjon « Liberigu la 23 ! », petante premadon sur la kamboĝaj ambasadejoj tra la mondo.

Du aliaj personoj estis juĝitaj aparte vendredon pro samaj agadoj en rilato kun alfrontiĝoj inter teksaĵlaboristoj kaj polico en novembro, dum kiu virino estis mortigita.

Post la mortintoj de januaro, la aŭtoritatoj malpermesis ĉiujn novajn kolektiĝojn en la ĉefurbo, ĉu de la teksaĵlaboristoj, ĉu de opozicio kiu postulas novan balotadon post tiu de julio. Laŭ ĝi tiu balotado estis makulita per masivaj fraŭdoj.

En februaro, la malpermeso pri manifestacio estis oficiale nuligita, sed pasintmonate, la kontraŭ-ribela polico perforte disigis manifestaciantojn kiuj postulis permesilon por kreado de sendependa televidkanalo, indikante ke ili ne havas permeson por kolektiĝi.

http://www.liberation.fr/monde/2014/04/25/cambodge-proces-de-23-manifestants-du-secteur-textile_1004171