neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/bangladeso-monkompensu-la-viktimojn-de-rana-plaza.html

« Estis ŝoko kaj la planko rompiĝis. Estis kaoso (…) Mi provis protekti al mi la kapon, sed mi estis blokita en la ruinaĵoj (…) ŝajnis al mi ke mi mortos. » Ŝila Begum, postvivanto de Rana Plaza.

Baldaŭ unu jaron da atendo por la viktimoj de la katastrofo de Rana Plaza.

La disfalo de tiu konstruaĵo en Bangladeŝo okazigis la morton de 1.138 personoj kaj kaŭzis pli ol 2.000 vunditojn, ĉefe laboristinojn fabrikantajn vestaĵojn por la eŭropaj kaj usonaj grandaj markoj.

La viktimoj kaj ties familioj havas ĝis nun neniun certigon ke ili ricevos monkompenson plenan, justan kaj travideblan, kiu ebligos al ili digne revivi.

Haltigu la pravigojn : la markoj devas pagi !

Post pluraj monatoj da traktado, monkompensa fonduso por la viktimoj de Rana Plaza estis starigita.

Ĝis nun, nur 10 el la 28 identigitaj markoj ĉe la momento de la evento konfirmis publike sian partoprenon al la monkompensa fonduso.

Proksime de tiu datreveno, Solidaraj Popoloj kaj la kolektivo etiko sur etiketo petas de BENETTON, CARREFOUR kaj AUCHAN ke ili kontribuu je grava maniero kaj kiel eble plej rapide al monkompenso de la viktimoj kaj ties familioj !

Skribu al Benetton, Carrefour kaj Auchan ke ili partoprenu la monkompensan fonduson.

Petskribo
: http://www.change.org/fr/p%C3%A9titions/benetton-auchan-carrefour-indemnisez-les-victimes-du-drame-du-rana-plaza-au-bangladesh-2