neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/tutmondo-savu-la-abelojn.html

Miliardoj da abeloj mortas silente, minacante niajn kulturojn kaj nutradon. Nia grandega civitana mobilizado konvinkis Eŭropan Union malpermesi la venenojn kiuj mortigas ilin, sed ni ne povas halti tie. La abelmortigaj pesticidoj estas uzataj en la tuta mondo.

Eŭropa Unio konsentis pri interrompado de tiuj pesticidoj dum du jaroj. Tio estas grava venko, sed la gigantaj firmaoj de la kemia industrio kiel Bayer kaj Syngenta kondukas senlacan premgrupan agadon por malplenigi tiun malpermeson el ties substanco por plu vendi siajn mortigajn produktaĵojn en la merkato. Ni daŭru bruadi por pluigi la mobilizadon, diri al la estroj de Eŭropo ke ili rezistu kaj konvinku aliajn landojn sekvi la moviĝon por prioritatigi nian sanon kaj planedon antaŭ ol la profito de kelkiuj.

Niaj voĉoj gravas : pasintjare, nia peticio kiu enkalkulis 1,2 milionon da subskriboj trudis Usonon komenci konsultadon pri la pesticidoj kaj niaj 2,6 milionoj da subskribintoj ludis ŝlosilrolon por influi la eŭropajn landojn. Ni atingu 3 milionojn kaj instigu la estrojn el la tuta mondo malembarasi nin de tiuj sensencaj venenoj. Subskribu nun kaj parolu pri ĝi ĉirkaŭ vi.

Petskribo : http://www.avaaz.org/fr/save_the_bees_global_nm_sh/