neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/nepalo-la-serpoj-minacas-cesigi-la-grimpadon-de-everesto.html

Procesio okazis lundon en la stratoj de Katmanduo © Reuters - Navesh Ŝitrakar

La ŝerpoj minacas ĉesigi la grimpadon de Everesto post la mortiga lavango en kiu forpasis dek tri nepalaj gvidistoj pasintan vendredon. Ili postulas financan subtenon de la nepala registaro por la familioj de viktimoj. Iliaj ekspedicioj sur la "monda tegmento" estis nuligitaj ĉi-lundon.

Tio estas la plej mortiga lavango sur Everesto. Ĝi okazis pasintan vendredon kaj mortigis dek tri ŝerpojn. Ĉi-lundon, la nepalaj gvidistoj kaj respondeculoj de ekspedicioj minacis ĉesigi la grimpadon sur tiu kulmino pro foresto de grava financa subteno de la registaro.

Centoj da ŝerpoj partoprenis procesion en la stratoj de Katmanduo ĉi-lundon. Ili sendis petliston atente de la registaro. Ili postulas interalie kreadon de subtenkaso kaj duobligon de la asekuro pri vivo kiu estas nun je 10.000 dolaroj. La ŝerpoj petas favoran respondon de la nepalaj aŭtoritatoj antaŭ sep tagoj, male ili ne plu grimpados Everesto-n.

Malstabila situacio

Pluraj vojaĝagentejoj, interalie usonaj, jam nuligis ekspediciojn post perdo de sia skipo de ŝerpoj. « Ni perdis kvin membrojn de nia skipo. Pro respekto al ili, ni ne daŭros nian ekspedicion », eksplikis dit Lakpa Rita Ŝerpa, kiu grimpis Everesto-n 17-foje.

La ŝerpoj, el nomo de etna grupo, estas konataj pro ties kapableco al montaraj metioj. Ilia rolo estas gvidado de turistoj ĝis la kulmino situanta je 8.848 metroj. Ili transportas la materialon kaj provizadon, kaj malfermas la vojon.

Tiu akcidento emfazas la riskojn spertitajn de tiuj viroj kaj la malstabilecon de ilia situacio. Ili perlaboras inter 3.000 kaj 6.000 dolarojn en sezono, sed estas tre malbone kompensitaj de siaj asekuroj.

http://www.franceinfo.fr/monde/au-nepal-les-sherpas-menacent-de-ne-plus-gravir-l-everest-1393245-2014-04-21