neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/barato-la-lando-agnoskas-trian-sekson.html

Foto : Laksmi Narajan Tripati


La barata Ĉefkortumo agnoskis lundon la ekzistadon de « tria sekso », nek vira, nek ina, kaj trudis la registaron respektigi la rajtojn de transseksuloj.

Agnoskante la ekzistadon de « tria sekso », la barata Ĉefkortumo trudis la registaron kaj la Ŝtatojn de la lando identigi la transgenrulojn kaj konsenti al ili samajn rajtojn, samajn sociajn helpojn kaj saman aliron al edukado kaj dungado ol la aliaj loĝantoj.

« La agnosko de transgenruloj kiel tria sekso ne estas socia aŭ medicina demando sed demando pri homaj rajtoj, la transgenruloj estas civitanoj de tiu lando kaj rajtas pri edukado kaj ĉiuj aliaj rajtoj », diris la juĝisto K.S. Radhakriŝnan.

Devenante de ĉiuj kastoj, la barataj transseksuloj, nomataj Hijraoj, ŝajne estas ĉirkaŭ unu miliono. Ili ĝenerale estas viroj kiuj ne sentas sin tiaj. Kelkaj decidas kastrigi sin kaj konsideras ke ili estas senseksaj.

Tiu komunumo ekzistas en Barato de antaŭ kvar jarcentoj. Epoke de la Maharaĝoj, la eŭnukoj estis taskitaj prigardi la haremojn. La loĝantaro longe timis la Hiraojn pro iliaj religiaj praktikoj kaj multaj kredoj kiuj koncernas la komunumon.

Nun konsiderataj kiel parioj de la barata socio, la Hiraoj suferas pri malfacila socia situacio kaj estas tre tuŝataj de aidoso, multaj vivas per prostituado.

La decido de la Ĉefkortumo sekvas apelacion plenumitan en 2012 de grupo gvidata de Laksmi Narajan Tripati, aktivisto de la kaŭzo kiu postulis agnoskon de la rajtoj de eŭnukoj kaj transgenruloj.

Kiel Barato, pluraj landoj el kiuj Aŭtralio, Germanio kaj Nepalo agnoskis ekzistadon de neŭtra genro. Malgraŭ tiu decido, la barata Ĉefkortumo rifuzis, en decembro, senpunigi samseksemon kiu plu estas krimo en tiu lando.

http://www.lefigaro.fr/international/2014/04/15/01003-20140415ARTFIG00169-l-inde-reconnait-un-troisieme-sexe.php