neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/argentino-la-argentinanoj-atingas-venkon-kontrau-monsanto.html

Uzin-projekto de Monsanto pri produkto de semoj estas blokita en Argentino. La protest-movado kontraŭ la usona giganto kreskadas en Latin-Ameriko.

neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/argentino-c%C3%B3rdoba-monsanto-blokita-de-du-monatoj.html

Monsanto ja opiniis ke sia projekto efektiviĝos en Argentino. La numero unu en la merkato de semoj genetike modifitaj faris ĉion eblan por tio : investado de 16 milionoj da dolaroj kaj perspektivo krei ĉirkaŭ kvar cent laborpostenojn en la plej malriĉaj regionoj de la lando. La socia urĝo, laŭ la mastroj de la multnacia firmao, devus silentigi la protestojn. Sed la aferoj elturniĝis neatendite.

La loĝantoj de Malvinas Argentina kaj grupoj pri protektado de medio sukcesis akiri de la justico ke siaj depostuloj estu aŭditaj. Fakte, la laboroj komencitaj de Monsanto estas nun haltigitaj tiel longe kiel raporto ne pruvos la ne-danĝerecon de ĝiaj produktaĵoj sur medio.

Le socia premo komencita antaŭ kelkaj monatoj eĉ kondukis la provincan registaron haltigi la projekton de la firmao. Federico Mavciocchi, advokato de la asocio « Malvinas lucha por la vida » estas klarega : « Multaj studaĵoj jam estis plenumitaj kaj ĉiuj evidentigas la danĝerojn por medio kiun reprezentas Monsanto. Ni povas paroli pri infektado ». La movado kontraŭ Monsanto plifortiĝas en Latin-Ameriko kaj en Karibio : la movadoj kaj la surloka loĝantaro, en Argentino sed ankaŭ en Haitio, Brazilo kaj Peruo luktas por malpermeso de GMO kaj pesticidoj kaj por loka sendependa kontrolo de semoj kaj agrikulturo.

La etaj terkultivistoj troviĝas hodiaŭ ĉe la frontlinioj en la batalo kontraŭ pliigo de transgenaj kulturoj, ĉar ili instigas al nutraĵa suvereneco kaj spertas ĝin en praktiko.

La nov-liberala agrikultura modelo povus esti superita, se la familia agrikultura modelo, kiu nun produktas la plej grandan parton da nutraĵoj en Latin-Ameriko, ricevu la publikajn investadojn destinitajn al la industriaj agrikulturaj firmaoj por la kulturo de sukerkanoj, por etanolo, sojfabo kaj aliaj agro-industriaj monokulturoj.

Argentino ŝajne estas ĉe la avangardo de tiu protest-movado. En 2011, tribunalo konfirmis decidon kiu malpermesas disŝuton de pesticidoj apud la domoj en la provinco Ĉako. La tribunalo reasertis la principon de antaŭzorgo kiu instigas al protektaj aranĝoj okaze de probabla risko de mediaj damaĝoj. Ĝi ĉefe emfazis la prioritaton pri sano de la loĝantaro kiu estas pli grava ol la agrikultura produktado.

Tiuj aranĝoj estas grava paŝo kaj montras la necesan intensigadon de la internaciaj luktoj kontraŭ la industria produkto de transgena sojfabo. Tiu produktado haltigu antaŭ estigo de novaj viktimoj kaŭzitaj de uzado de toksaj pesticidoj, amasa delokado de surloka loĝantaro, kaj surmerkatigo de danĝeraj transgenaj manĝaĵoj, .

Ĉe la momento kiam la bonstato de la usona grupo estas gratulita de la ekonomika gazetaro (vendosumo de 5,82 miliardoj da dolaroj, kresko je 6,6%), la giganto Monsanto estis devigita rezigni. La tutmondiĝo estis ĉi-foje flanke de la luktoj kaj espero. Davido venkis Goliato-n en Argentino.

www.reporterre.net/spip.php