neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/brunejo-mortopuno-pro-samseksemo-ekvalidos-la-22an-de-aprilo-2014.html

Dum Eŭropo antaŭeniras al egaleco kun baloto favore al civila ligo kaj adopto por samseksaj paroj, en Brunejo, sultanlandeto de sud-orienta Azio, Punkodo reviziita kiu mortopunas per ŝtonumado la rilatojn inter samseksaj personoj, alprenita en oktobro 2013, ekvalidos venontan 22an de aprilo.

Krom ĝia profunde kontraŭ-geja karaktero, ĝi ankaŭ mortopunas seksperforton, adulton, sodomion, ekster-edzecajn seksrilatojn por la islamanoj, sed ankaŭ murdon, blasfemon, insulton al Korano, sin deklari profeton aŭ ne-islamanon. Ĝi reenkondukas mortopunon en lando kiu tamen pluigis moratorion pri ĝia uzado de post 1957.

Unuiĝintaj Nacioj, pere de la porparolanto de la Alta-Komisaro por homaj rajtoj Rupert Colville, esprimis vendredon 11an de aprilo profundan maltrankviliĝon kaj memorigis ke « la aplikado de mortopuno por tiel vasta diverseco da deliktoj kontraŭas la internacian juron ».

« Laŭ internacia juro, ŝtonumado estas konsiderata kiel torturo aŭ kiel ĉiaj aliaj nehumanaj kaj malnobligaj puno kaj traktadoj, kaj restas konsekvence malpermesata. »

Jam en januaro, la Internacia komisiono de juristoj bedaŭregis, en malferma letero adresita al la Ĉefministro de Brunejo, la starigon de tia punleĝaro kiu malobservas multajn homajn rajtojn reenkondukante mortopunon. Brunejo tiel plivastigas la liston de landoj kiuj punas je morto la samseksajn rilatojn kune kun Sauda Arabio, Irano, Maŭritanio, Jemeno, Sudano kaj kelkaj regionoj de Somalio kaj Niĝerio – kiu antaŭnelonge plifortigis sian punleĝaron kontraŭ la personojn GLAT.

http://yagg.com/2014/04/16/brunei-la-peine-de-mort-pour-les-relations-homosexuelles-va-entrer-en-vigueur/