neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/cinio-pli-ol-30-000-strikantaj-laboristoj.html

La dungitoj de la uzino Yue Yuen en Ĉinio, kiu fabrikas ŝuojn por Nike kaj Adidas, rifuzas rekomenci la laboron pro siaj salajraj kondiĉoj.

La organizaĵo China Labor Watch, specialigita pri la sociaj movadoj de la ĉina industria sektoro, diskonigis serion da fotoj montrantaj deplojadon de centoj da policistoj ĉirkaŭ la uzino, kelkaj ekipitaj per kontraŭ-ribelaj materialoj kaj aliaj tenantaj per rimeno germanajn ŝafhundojn. Laŭ China Labor Watch, la policistoj frapis aŭ arestadis plurajn laboristojn de post la komenco de la striko, kiu aliparte estis elvokita de la oficiala gazetaro en Pekino.

En ties retpaĝaro, la firmao Yue Yuen, parte kontrolita de tajvanaj kapitaloj, certigas ke ĝi estas la unua fabrikisto de sportaj ŝuoj en la mondo kaj indikas ke ĝi subtraktas interalie por la markoj Nike, Adidas, Puma, Asics, Converse kaj New Balance. Sed la marko Puma asertis « ke ĝi ne laboras kun la uzino » koncernata de la striko. « La laboristoj daŭrigas sian strikon, kaj ilia nombro sendube pliiĝis », komentis Dong Lin, membro de asocio pri defendo de rajtoj, bazita en Ŝenĵeno kaj proksime de la laboristoj. Dong Lin taksis je 40.000 la nombron da strikantoj, kiu laŭ li postulas la pagon de sociaj monatribuoj kiuj estas ŝulditaj.

Kromnomita « uzino de la mondo »

La direkcio de la firmao engaĝiĝis efektivigi kompenson de tiuj pagoj antaŭ la fino de 2015, raportis anonime salajrulo de la fabrikejo. Sed tiu propono estis forpuŝita de la strikantaj laboristoj, kiuj opinias ke la direkcio povas subite fermi la uzinon por deloki ilin, ne respektante sian promeson, kio estas kutima okazaĵo en Ĉinio. « Neniu aŭdacas stariĝi kaj gvidi la kontestadon, ĉar ni ĉiuj timas ke la uzino plenumu poste reprezaliojn », ŝi konfidis, aldonante : « La loka gazetaro eĉ ne aŭdacas mencii la ekzistadon de nia striko ».

La suda provinco de Gŭangdongo, kelkfoje kromnomita « uzino de la mondo » ĉar ĝi koncentrigas gravan parton el la manfabrika industrio laboranta por eksportadoj, kaj ankaŭ spertas sociajn konfliktojn. Kaj tio malgraŭ forestos de sendependaj sindikataj organizaĵoj. En Ĉinio la eksportadoj plu estas la ĉefa motoro de la ekonomia kreskado kaj ĉia malvigliĝo de tiu-ĉi povas havi tujajn sociajn konsekvencojn, la mastroj fariĝantaj pli postulemaj fronte al malpliiĝo de mendado kaj altiĝaj kostoj.

http://www.lessentiel.lu/fr/news/story/23340197