neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/algerio-la-movado-barakat-entrudigas-kiel-civitana-opozicio-al-buteflika.html

En iom pli ol unu monato, la movado Barakat (« sufiĉas ! ») entrudiĝis en la politikan
alĝerian scenejon, kie ĝi reprezentas opozicion al la kvara mandato de la prezidento Abdelaziz Buteflika, ĉefa favorato en la balotado de la 17a de aprilo.

Animata de tridekjaraĝuloj, Barakat aperis la 22an de februaro, ekde la anonco, fare de la ĉefministro, Abdelmalek Sellal, de la nova kandidateco de Abdelaziz Bouteflika, 77-jaraĝa, kiu trapasis dek kvin jarojn ĉe la potenco kaj kies sano estas ŝancelita de cerbovaskula akcidento, okazinta antaŭ preskaŭ unu jaro.

La nura nomo de tiu movado estas programo. Barakat estis fakte la kolerkrio de la Alĝerianoj kiam, ĉe la fino de sendependeca milito (1954-1962), klanoj komencis interbatali por la potenco. « Sep jarojn da milito, barakat ! », ili kriis tiam en la stratoj por ekzorci la riskon de interfrata konflikto.

Se tiuj manifestacioj ne kolektis grandan homamason, la movado entrudiĝis kiel nova fakto en la prezidenta kampanjo, kaj la partizanoj de Abdelaziz Buteflika furiozas kontraŭ ĝi, akuzante ĝin esti subaĉetita de fremdaj potencoj. Argumento kiu plu gravas en lando je tikla naciismo. Ĝi ankaŭ estigas malfidon de la opoziciaj partioj, kiuj vidas en ĝi rivalon.

http://www.lemonde.fr/afrique/video/2014/04/15/algerie-le-mouvement-barakat-se-pose-en-opposition-citoyenne-a-bouteflika_4401346_3212.html