neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/tutmondo-17an-de-aprilo-internacia-tago-de-la-kamparanaj-bataloj-por-defendo-de-la-kamparanaj-semoj.html

La semoj havas fundamentan lokon en la lukto por nutraĵa suvereneco. Sed tiu-ĉi suferas pri provoj de privatigo kaj normigado profite al industria agrikulturo. « Same kiel tero, akvo kaj mineralaj resursoj, la semoj estas parto de publikaj bienoj kiuj devas resti proprieto de la popolo », memorigas la kamparana organizaĵo Via Campesina, kiu alvokas al internacia bataltago por defendo de kamparaj semoj la 17an de aprilo.

Ni, kamparanoj apartenantaj al Via Campesina, petas ke tiu 17a de aprilo, tutmonda tago por agado kaj mobilizado por defendo de kamparaj luktoj, estu pli specife ĉi-jare, tago por defendo de la kamparanaj semoj.

La rikoltoj kiuj nutras la popolojn el la tuta mondo dependas de la semoj. Je ĉiu ciklo, restariĝas la demandoj pri kiu kaj kiamaniere tiu manĝaĵo estas produktata. La semoj transdonas ankaŭ koncepton, sciadon, praktikojn kaj kulturon de la kamparanaj komunumoj.

De pli ol 100 jaroj, niaj semoj estas atakataj de kapitalismo, kiu provas privatigi kaj normigi ilin profite al industria agrikulturo. Dum tiuj pasintaj jaroj, tiu procezo intensiĝis pro genetika modifo de la semoj kaj la novaj « leĝoj de Monsanto » kriminaligante la terkultivistojn kiam ili uzadas siajn proprajn semojn, favorante la komercajn semojn enskribitajn en katalogoj kaj patentitajn.

Tamen, jaron post jaro, la kapableco de la popoloj en Afriko, Azio, Eŭropo kaj Amerikoj por mobiliziĝi kaj batali kontraŭ agro-industria sistemo kiu estigas ekspluatadon kaj morton, akaparadon de teroj, nutraĵan toksiĝon, elpeladon de la kamparanoj kaj indiĝenaj popoloj el siaj teritorioj, plifortiĝas. En Kolombio, la registara alpreno de leĝo ebligante detruadon de la kamparaj neregistritaj semoj estigis nacian strikon. La provo de Meksiko permesi kulturon de genetike modifita maizo estis markita de malsatstriko. Tra tuta Afriko, la kamparanaj komunumoj batalas kontraŭ la nova « verda revolucio » kiu provas trudi komercajn kaj transgenajn semojn. Sur ĉiuj kontinentoj, ni batalas por protekti niajn semojn kiuj ebligas agrikulturon sanan, biodiversece riĉan, kiu vere frontas klimatajn ŝanĝiĝojn.

Ni batalas por defendo de la kamparanaj semoj ĉar tiuj-ĉi estas esencaj por plena agrikultura reformo, kaj favore al nia kampara modelo bazita sur agro-ekologia produktado. La kamparanaj semoj estas homara heredaĵo, nemalhavebla por starigi nutraĵan suverenecon. Kiel tero, akvo kaj mineralaj resursoj, ili estas parto de publikaj bienoj kiuj devas plu aparteni al la popoloj.

Dum nia internacia tago, ni denuncos ankaŭ la transnaciajn firmaojn, agro-industrion, uzadon de toksaj produktaĵoj kaj genetikan mofidon. Sammaniere, ni forĵetas ĉiujn provojn de represio, kriminaligon de la protestoj, punojn kaj murdojn. Ni daŭre batalos por ŝanĝi ĉion, kio subpremas, kontrolas aŭ dominas nin. Nia lukto disvolviĝas kaj plifortiĝas, kaj je ĉia respondo al popola kolero, ni proklamos nian indignon, nian solidarecon, nian internaciismon, kaj nian Batalon.

De 1996, memore al la masakro de 19 brazilaj kamparanaj senteruloj perforte murditaj de la militista polico, kaj nerekte ankaŭ de la modelo de industria agrikulturo, la Via Campesina deklaris la 17an de aprilo, internacia tago de Kamparanaj Bataloj, per organizado de agoj emfazante la luktojn kiuj okazas tra la mondo. Via Campesina provas plifortigi la dialogon kun la tuta socio por konstruadi grandan internacian alianciĝon por suvereneco de popoloj kaj kamparan kaj socian modelon kiu protektas justecon kaj homan dignecon.

Via Campesina alvokas al mobilizado de ĉiuj membro-organizaĵoj kaj aliancanoj por realigi agojn en propraj landoj kaj teritorioj – kaj plifortigi tutmondan lukton. Tiuj agoj povas esti manifestacioj, terokupadoj, interŝanĝoj de semoj, foiroj aŭ forumoj pri semoj kaj nutraĵa suvereneco, kulturaj eventoj, ktp. Ni petas de vi enskribiĝi kaj informi nin pri viaj agadoj, por ke ni povu promocii videblecon de tiu tutmonda agadtago. Ni publikigos mapon de la agadoj plenumitaj tra la mondo, ĉe viacampesina.org

http://viacampesina.org/fr/index.php/actions-et-nements-mainmenu-26/17-avril-journde-la-lutte-paysanne-mainmenu-33/911-17-avril-journee-internationale-des-luttes-paysannes-pour-la-defense-des-semences-paysannes


La 20an de januaro 2014, en Bruselo, kamparanoj el ĉiuj Eŭropaj landoj membroj de Eŭropa Kunordigado de Via Campesina (ECVC), manifestaciis antaŭ la Eŭropa Parlamento por postuli agnoskon de siaj rajtoj al selektado, konservado, uzado, interŝanĝo kaj vendo de propraj semoj.