neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/japanio-fukusimo-pumpiloj-disversas-erare-ege-infektatan-akvon-en-konstruajojn.html

Pumpiloj kiuj erare funkciis disverŝis grandegajn kvantojn da akvo ege radioaktiva en plurajn konstruaĵojn de la japana nuklea centralo.

Nova poluado en la akcidentita centralo Fukuŝimo. Kvar pumpiloj kiuj funkciis erare disverŝis grandegajn kvantojn da akvo alte radioaktiva en plurajn konstruaĵojn de la japana nuklea centralo, laŭ retmesaĝo de la kompanio Tokyo Electric Power (Tepko).

Tiuj pumpiloj kiuj ne devis funkcii estis haltigitaj dimanĉon posttagmeze 13an de aprilo, sed intertempe la subteretaĝoj de du konstruaĵoj estis inunditaj. Tepko taksis je 203 m3 la kvanton da fluaĵo kiu disverŝis en tiujn lokojn dediĉitajn al cindrigado situantajn ne malproksime de la reaktoroj sed supozitaj restadi sekaj.

La sistemo pri akvo-traktado plu kaj plu paneas

Tiu akvo enhavas grandegan kvanton da radioaktiva cezio (137 kaj 134) taksita po 37 milionoj da bekereloj en litro. Tepko, kiu certigis ke la akvo ne eliris el la konstruaĵoj, promesis enketi por kompreni la kialojn de tiu eraro.

La mastrumado de la infektata akvo estas la plej grava problemo kiu nun frontas la kompanio kiu ne scias kion fari de la centoj da miloj da tunoj akumulitaj en la areo detruita de la cunamo en la 11a de marto 2011. Tiu problemo estas des pli malfacila por solvi ke la sistemo pri akvo-traktado tute ne estas fidinda : ĝi plu kaj plu paneas.

http://www.francetvinfo.fr/monde/japon/fukushima-des-pompes-deversent-par-erreur-de-l-eau-ultra-contaminee-dans-des-batiments_576641.html