neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/tutmondo-armilaro-malkresko-de-la-mondaj-militaj-elspezoj-en-2013.html

Skulpturo kiu simboligas malarmadon antaŭ la sidejo de UN en Novjorko

La militaj elspezoj malkreskis en 2013, anoncis lundon SIPRI, sveda esplorcentro por paco. Ili malkreskis pro la buĝeta redukto de la okcidentaj armeoj kaj aparte de la Usona.

En 2012, la elspezoj malpliiĝis, por la unua fojo de post 1998, je 0,4%, sed la malkresko plirapidigis, atingante 1,9%, laŭ la kalkuloj de la Internacia Esplor-Instituto pri Paco de Stokholmo (SIPRI en la angla)

Tamen, « la pliiĝo de militaj elspezoj en la kreskantaj kaj evoluaj landoj senhalte daŭras », substrekis en komunikaĵo la direktoro de esploro pri militaj buĝetoj.

« Eĉ se en kelkaj okazoj ĝi estas la natura konsekvenco de la ekonomia kresko kiel respondo al realaj sekurbezonoj, en aliaj okazoj, ĝi reprezentas malŝparon de mongajnoj akiritaj per naturaj resursoj, kaj estas la fakto de aŭtokrataj reĝimoj, aŭ apero de regionaj konkurencoj al armado », li aldonis.

1750 miliardoj

La mondo elspezis 1750 miliardojn da dolaroj por ties armeoj en 2013, mencias SIPRI. La evoluo laŭ procento de tiuj elspezoj enkalkulas inflacion.

Usono, lando kiu havas la plej imponan buĝeton dediĉitan al defendo, malaltigis ĝin je 7,8% pro fino de la operacioj en Irako, komenco de retroiro de trupoj, kaj sistemaj detranĉoj en la elspezoj alprenitaj de la Kongreso en 2011.

La tri sekvantoj (Ĉinio, Rusio kaj Sauda Arabio) inverse estas parto de la 23 landoj kiuj pli ol duobligis sian buĝeton de post 2004. Pekino elspezis pliajn 7,4% en 2013, kaj la teritoriaj malkonsentoj kun Ĉinio instigis kelkajn el siaj najbaroj pliigi la kreditojn konsentitajn al la militistoj.

Kreskego en Afganio

En Azio, Afganio spertis la plej fortan kreskon, 77%, pro perspektivo de retroriro de plejparte el la fremdaj soldatoj de sia teritorio fine de 2014.

En Eŭropo, Francio distingiĝas, ĉar « malgraŭ ties malforta ekonomia kresko, ĝi pluigis siajn militajn elspezojn dum la monda ekonomia krizo, kun elspezoj en 2013 malsuperaj nur de 4% al tiuj de 2008 », notas SIPRI.

En Mezoriento, la buĝetoj kreskis je 4% en 2013. Sauda Arabio superis Francion en 2013 (5a loko) kaj Unuiĝinta Reĝlando (6a). SIPRI eksplikis la kreskegon de 14% el siaj elspezoj pro la streĉoj kun Irano kaj timoj de ribeloj.

http://www.romandie.com/news/Armement-baisse-des-depenses-militaires-mondiales-en-2013/467822.rom