neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/brazilo-favelo-detruita-ne-malproksime-de-la-stadiono-maracana.html

Perforta elpelo de terenokupado, situanta nur kelkajn kilometrojn malproksime de la fama stadiono Maracanã.

5.000 personoj elektis tiun terenon de fine de marto, provante konstrui improvizitajn loĝejojn.

La proprietulo, telefon-operatoro, submetis la aferon al tribunalo por deloki ilin. Dekoj da junuloj provis rezisti al la 1.600 policistoj kiuj ĉirkaŭis la lokon frumatene.

« Ili ĉion detruis elpelante la homojn. Feliĉe, mia filo estis kun mi, ni ne suferis, sed mi ne scias kio okazis al la aliaj », indikis Sandro Sousa, unu el la okupantoj.

« Kial ni vivas ĉi-tie ? Ĉar ni perdis nian domon en la inundoj, kaj ni nur provas reakiri hejmon aŭ ion similan, ni ne povas plilonge vivi ĉe la aliaj », li aldonas.

Plejparte el ili forlasis aliajn favelojn por tute rekomenci sian vivon, tial ke la luprezoj fariĝis ekscesaj en Rio du monatojn antaŭ la MondPokalo.

Triono el la urba loĝantaro vivas en faveloj.

La alfrontiĝoj okazigis 19 vunditojn.

http://fr.euronews.com/2014/04/11/bresil-une-favela-rasee-non-loin-du-stade-maracana/