neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/italio-kontrau-rigoreca-manifestacio-kaj-alfrontigoj-en-romo.html

Pluraj miloj da manifestaciantoj defiladis sabaton sur la stratoj de Romo por denunci la politikon de loĝado kaj la reform-projekton de la labormerkato de la prezidento de la Itala Konsilio Matteo Renzi.

Tiu-ĉi, kiu anstataŭis en februaro Enrico Letta-n ĉe la registara kapo, planas procedi al profundaj reformoj, kiel impostaj malaltigoj sed ankaŭ fleksebleco de la kondiĉoj de dungado kaj maldungado.

La manifestacio komencis kviete, sed interpuŝiĝoj eksplodis kiam kapuĉitaj aŭ kaskitaj viroj ĵetis al la kontraŭ-ribelaj policistoj ŝtonojn, ovojn kaj oranĝojn, kontraŭ la konstruaĵo de la ministrejo pri Industrio.

La kontraŭ-ribelaj policistoj impetis al la grupo kun klabfrapoj kaj la ribelantoj rebatis ĵetante petardojn kaj ŝtonojn.

Viro suferis pri ŝirita mano pro petard-eksplodo.

Oni nombris dekojn da malgravaj vunditoj kaj almenaŭ ses arestadojn.

www.ouest-france.fr/italie-manifestation-anti-austerite-et-affrontements-rome-2158636