neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/irano-malferma-letero-de-reza-pursajari-el-malliberejo.html

Mohammad Reza Purŝajari, malliberigita blogisto konata sub la verkista nomo Siamak Mehr, skribis malferman leteron en malliberejo en kiu li parolas pri torturo kaj karceraj kondiĉoj ekstreme malfacilaj. La letero, datita de la 6a de marto 2014, estis vaste republikigita en multaj retpaĝoj fine de marto.

La blogisto, 52-jaraĝa suferas 4-jaran punon en la prizono de Ghezel Hesar en Karaĝ, nord-okcidente de Tehrano. Li estis arestita la 12an de septembro 2010 pro « ofendo al Profeto » kaj « malamikeco al Dio » en siaj blogeroj.

En sia letero, Purŝajari skribas :

« Ekde mia arestado de la sekurecaj fortoj en mia apartamento, mi estis torturita, frapita kaj minacita je ekzekuto… Mi estas unu el la viktimoj de represio de la islama reĝimo. Mi estis kondamnita je kvar jaroj da malliberejo ĉar mi skribis pri maljusteco kaj malobservado de la iranaj civitanaj rajtoj… mi skribas tiun leteron en ĉelo je 21-metraj kuboj kun 40 kundetenitoj kiuj estas krimuloj, seksperfortuloj, drogemuloj… La Islama respubliko sisteme subpremas la fundamentajn civilajn rajtojn kaj senigas la homojn je libereco ».

Finletere, il petas de la internacia komunumo kaj registaroj ke ili prizorgu la homajn rajtojn kaj helpu la iranan popolon akiri rajtojn al libereco.

Ankaŭ la filino de la blogisto, Mitra Purŝajari, skribis leteron en februaro 2014, eksplikante ke la vivo de sia patro estas en danĝero. Ŝi skribis :

« La aŭtoritatoj rifuzas la translokadon de S° Purŝajari en medicina centro kaj senigas lin de ĉiuj medikamentoj, en la espero ke li baldaŭ mortos. Laŭ la punaj aŭtoritatoj, la opinioj de la kuracistoj ne gravas ; ili tute ignoras ilin… Ĉiuj irananoj estas devigitaj obei kaj fari tion, kion postulas la reĝimo ».

Fejsbuka paĝo estis lanĉita por subteni la malliberigitan blogiston, kun kopioj de ties leteroj kaj novaĵoj pri sia situacio.

fr.globalvoicesonline.org/2014/04/11/166651/

Jen video, enretigita en decembro 2011, montranta Siamak Mehr katenita, ŝajne sur la vojo al la justica palaco.