neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/algerio-laboristoj-de-lafarge-malsatstrikas-de-unu-monato.html

Subteno al la salajruloj de Lafarge en Oggaz en Alĝerio.

En 2008, la franca firmao Lafarge ekkontrolas la cementejon de Oggaz (Alĝerio).

En kvin jaroj, triono el la postenoj – 270 el 800 – estas nuligitaj.

Dum la produkto de la firmao kreskas por atingi altajn nivelojn, la laboristoj suferas plialtiĝon de labortaskoj, arogantecon de la direkcio kaj forlason de promeso pri partopreno al profitoj sub formo de krompagoj.

En novembro 2013, la laboristoj elektas siajn delegitojn por intertraktadoj. Ekde fine de la monato, la firmao maldungas provizore 17 personojn el kiuj la delegitoj.

Kvankam kondamnita, la firmao rifuzas redungi ilin kaj multobligas la punojn : ĝi aparte rifuzas pagi la maldungajn krompagojn antaŭviditajn de la leĝo.

La Ĝenerala Unuiĝo de Alĝeriaj laboristoj (ĜUAL) malfondas la lokan sekcion kaj konsekvence nuligas la leĝan protekton de la sindikataj reprezentantoj.

Viktimoj de persekutoj de la firmao Lafarge kaj de la sindikata burokratio submetita je la potenco, la 17 maldungitoj komencas la 9an de marto 2014, malsatstrikon.

Dum tiu-ĉi daŭras de 24 tagoj, fronte al la premoj, la strikantoj kaj tiuj, kiuj akompanas ilin – inter kiuj memstaraj sindikatoj – manifestaciis merkredon 2an de aprilo.

http://sess-dz.blogspot.fr/2014/04/union-syndicale-francaise-solidaires.html