neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/argentino-la-lando-paralizita-de-generala-striko.html

La argentina ekonomio estas paralizita de ĝenerala striko kiu kaŭzis fermadon de komercejoj, publikaj lernejoj kaj havenoj, krom blokado de vojaĝoj per aviadilo, trajno kaj buso.

Ĉiuj ne-urĝaj malsanulejaj servoj estis interrompitaj, dum forĵetaĵoj stakiĝas en la stratoj.

La sindikataj gvidantoj postulas pli bonajn salajrojn, impostojn pli malaltajn kaj pli da kontrolo pri la kotizoj al sansistemo kiu laŭ ili, utilas kiel kaŝkaso.

Ĉiuj argentinanoj frontas inflacion kiu atingas 30%, sed la lando mankas je kontanta mono por kontentigi salajrajn altigojn. Kelkaj maltrankviliĝas, ĉu la registaro de Cristina Elisabet Fernández de Kirchner respondecigos la mezklason altigante impostojn kaj elspezojn, samtempe reduktante la subvenciojn por kvietigi la plej riĉajn.

http://quebec.huffingtonpost.ca/2014/04/10/largentine-est-paralyse_n_5126754.html