neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/aprila-numero-de-le-monde-diplomatique-en-esperanto.html

Ĉiuj politikaj fortoj stumblas super la ekonomio. Tunizio, la ĝiradoj de revolucio - Serge HALIMI
Ĉar la arabaj ribeloj ne evoluis feliĉe en Egiptio nek en Sirio nek en Libio, Tunizio fariĝis la rifuĝejo de tiuj, kiuj serĉas en la regiono kialon por esperi. El la socialaj aspiroj, kiuj motivis la popolleviĝon en decembro 2010, neniu kontentige plenumiĝis. Sed, post senĉesa politika krizo, la lando, kiu troviĝis ĉe la abismo kun la murdo al du maldekstraj deputitoj en malpli ol ses monatoj, donis al si novan konstitucion, per ducent voĉoj de deputitoj el ducent dek ses, kaj registaron de nacia (...)
http://eo.mondediplo.com/article2055.html

La kontraŭ-rusa obsedo - Olivier ZAJEC
Kun la aneksado de Krimeo al la rusa teritorio, konfirmita de s-ro Vladimir Putin la 18-an de marto, kaj la sankcioj deciditaj kontraŭ la Kremlo, la ukraina krizo ampleksiĝis ĝis atingi la dimension de geopolitika tertremo. Kompreni tiun konflikton postulas integri la vidpunktojn de ĉiuj agantoj. Sed, en la okcidentaj diplomatejoj, la moralaj proklamoj ofte anstataŭas analizon. ĈI-LASTAJN semajnojn, la amasinformila traktado de la ukrainaj eventoj alportis konfirmon pri tio : por parto de la (...)
http://eo.mondediplo.com/article2056.html

Celante realismon, ne la realon - Martin LEFEBVRE
Artefarita inteligenteco, grafikaĵoj, scenaroj : danke al la kreskanta potenco de ludkonzoloj, la videoluda industrio sin lanĉas en serĉadon de realismo kiu ne tiom celas imiti la realan vivon, sed pli provizi ekscitaĵojn. Animal Crossing estas videoludo programita de Nintendo en 2001 de kiu vendiĝis dudek kvin milionoj da ekzempleroj. Ĝia heroo loĝas en bunta vilaĝo kie konsumismo havas infanecan kaj dikan aspekton. Por pagi sian hipotekan krediton li plukas pomojn kaj vendas ilin al (...)
http://eo.mondediplo.com/article2038.html

Laboro « pruntita », laboristoj katenigitaj - Gilles BALBASTRE
Ŝanĝo de personaro : de la 22-a ĝis 25-a de majo 2014, la eŭropanoj elektos siajn deputitojn, tiu baloto influos al la elekto de la venonta prezidanto de la Komisiono. Sed ĉu la Eŭrop-Unio forlasos pro tio politikan programon, kiun nuntempe karakterizas la organizado de socia dumpado ? ILI ESTAS kvar, iom flanke de la lasta rondo-placo, kiu kondukas laŭ eta vojo al gardistejo de la entrepreno. Ili seninterrompe observas la dudekon da sindikatistoj el la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL), (...)
http://eo.mondediplo.com/article2054.html

Por gajni poentojn, legu ĉi tiun artikolon - Benoît BRÉVILLE , Pierre RIMBERT
Ilia graveco estas delonge subtaksita. Pro la disiĝo inter plenkreskuloj kaj la gejunuloj, kiuj ludas videoludojn, oni ilin rigardis kiel krudan distraĵon. Hodiaŭ, tamen, plenkreskulaj amantoj de Pac-Man dividas komunan kulturon kun siaj infanoj. Kun sia senprecedenca komputivo, ludkonzoloj proponas fantaziaĵojn, grafikaĵojn kaj scenojn kompareblajn al tiuj de filmoj, kun la jena diferenco : la ludanto estas aktoro. Ĉiujare, je la 30-a de aprilo, Amsterdamo okazigas la Feston de la Reĝino, (...)
http://eo.mondediplo.com/article2051.html
http://eo.mondediplo.com/