neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/tutmondo-67-personoj-posedas-tiom-da-ricajoj-kiom-duono-el-la-homaro.html

La 67 plej riĉaj personoj de la planedo posedas tiom da riĉaĵoj kiom la plej malriĉa duono el la monda loĝantaro, taksis merkredon la NRO Oxfam, petante de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) kaj Monda Banko (MB) ke ili reagu.
« La ekstremaj neegalecoj pligraviĝis », asertis la organizaĵo de lukto kontraŭ malriĉeco en komunikaĵo, memorigante ke la klubo de plej riĉaj enkalkulas ĝis 85 membroj.
Laŭ Oxfam, IMF kaj BM, kiuj plenumas sian ĝeneralan asembleon ĉi-semajne en Vaŝintono, devas pasi de la « retoriko » al agoj por redukti tiun fosaĵon.
« La prezidento de la Banko Jim Yong Kim kaj la ĝenerala direktorino de IMF Christine Lagarde abunde parolis pri la danĝeroj kaŭzitaj de la eksplodo de neegalecoj. Ĉi-semajne, ni vidu konkretajn agojn por subteni tiun retorikon », pledis Raymond Offenheiser, prezidanto de Oxfam-America, menciita en la komunikaĵo.
IMF antaŭnelonge publikigis du raportojn substrekantajn la misfarojn de neegalecoj al ekonomio. La Monda banko siaflanke fiksis al si la celon stimuli la mongajnojn de 40% el la plej malriĉaj ĉie en la mondo.
Sed, laŭ Oxfam, ambaŭ institucioj devas nun « ŝanĝi » siajn rekomendojn kaj politikon de ŝuldoj al la membro-Ŝtatoj, pledante por pli da investoj en sano kaj edukado.
Zorganto de la buĝeta ortodoksismo, IMF tradicie defendas la detranĉojn en la publikaj elspezoj kaj reduktojn de deficitoj.
« La ekonomia rigoreco pligravigas la neegalecojn kaj IMF kaj Monda banko ja priscias tion », certigas Oxfam, kiu ankaŭ petas de la Fonduso ke ĝi agnosku ke la strategioj de impostevito de la multnaciaj firmaoj estas unu el la « motoroj » de la neegalecoj.

www.rtbf.be/info/economie/detail_soixante-sept-personnes-possedent-autant-de-richesses-que-la-moitie-du-globe