neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/grekio-generala-striko-post-kvin-jaroj-da-rigoreco.html

Pli ol 20.000 personoj defiladis, merkredon 8an de aprilo en Ateno kaj en aliaj grekaj urboj, okaze de 24-hora ĝenerala striko alvokita de la sindikatoj el la privata kaj publika sektoroj. La maraj kaj fervojaj transportoj senmoviĝis, nur la flughavenoj normale funkciis.
Temis pri la unua ĝenerala striko de la jaro, organizita por protesti kontraŭ la daŭra rigoreca politiko je la kvina sinsekva jaro de post la eksplodo de la ŝulda krizo.
La socia movado intervenas ĉe la momento de la anonco farita de la greka registaro pri la reveno de la lando en la merkatoj post ties eksigo dum kvar jaroj post sia preskaŭ-fiasko en 2010.
La kondiĉoj ŝajnas pli favoraj hodiaŭ : post ses jaroj da rigoreco, la lando aperigis antaŭŝuldan pluson en 2013 – unuafojo de post 2012. Ĝia MEP kreskos de 0.6% ĝis 0.8% en 2014.

JAROJ DA MEMFORGESOJ
Tiu modesta revigliĝo tamen ne okazis sen memforgesoj. La aranĝoj efektivigitaj de Ateno por restarigi la vivkapablon de ties publikaj financoj interŝanĝe kontraŭ kontanta mono de la Trojko radikale ŝanĝis la vizaĝon de Grekio kaj malordigis la laborjuron. La nombro de funkciuloj draste reduktiĝis, la salajro de la agentoj malaltiĝis, kelkafoje je duono, kaj la publikaj servoj reduktiĝis al minimuma financado.
Ekzemple, la buĝeta parto dediĉita al sano pasis de 10,3% al 9.16% el la MEP inter 2009 kaj 2012, laŭ la Greka statistika aŭtoritato.
Preskaŭ 10.000 litoj de malsanulejoj malaperis kaj la varbado de malsanuleja personaro estis frostigita.
En edukado, la elspezoj malaltiĝis je 28,3% inter 2008 kaj 2013 kaj ne superos 5,1 miliardojn da eŭroj en 2014.
Dum la ĝenerala striko de merkredo, la sindikataj gvidantoj substrekis ke sia mesaĝo sin turnas aparte al Germanio, kies kancelierino Angela Merkel renkontos la grekan ĉefministron, Antonis Samaras, vendredon en Ateno. Pro ties precipa pezo ene de Eŭropo, Germanio estis unu el la plej fervoraj defendantoj de la malaltiĝo de publikaj elspezoj kaj de la impostaj altiĝoj postulitaj kompense pro la financa helpo de la Trojko.
www.lemonde.fr/europeennes-2014/article/2014/04/09/greve-generale-en-grece-contre-la-poursuite-de-la-rigueur-budgetaire_4398388_4350146.html