neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/arkto-letero-al-la-blanka-urso.html

Kara amiko,
Nur post kvarona jarcento da observadoj kaj pripensadoj mi permesas al mi rekte skribi al vi, kiel al amiko, kiel al proksima parenco. Niaj sinsekvaj renkontiĝoj, en via vasta domajno Arkto, estigis en mi pli da demandoj ol respondoj.
Legitimaj demandoj pri via vivkutimo, adaptiĝo, sed ankaŭ pri la homeco kaj la percepto ke Homo sapiens ja povas havi pri Ursus maritimus.
Sed ni komencu per la komenco. La genetikistoj nun scias ke via plej proksima kuzo estas la bruna urso, kaj ke via specio estas la rezulto de evoluo tiel rapida (kelkajn dekojn da miloj da jaroj) kiel sukcesa, rilate vian kapablecon postvivi sur la bankizo. Se la homa scienco kapablas priskribi vian metabolon, mezuri vian moviĝan rapidecon, ĝi plu demandas sin pri viaj orientiĝaj metodoj en tiu sensigna medio kiu estas la bankizo, kaj la kialo de la migraj vojaĝoj de kelkaj el viaj samspeciuloj, ĝi malsukcesas elkoni vian personecon, jen kruda, jen kruela, ofte indeferenta…. La homo estas skeptika fronte al viaj sukcesoj de kompleta atleto, li penas retroiri en la tempon por ordigi la etapojn de evoluado kiu finatingis vian specion ekde via kuzo Bruna urso.
Pro via anoncita malapero, multaj homoj kiuj konas vin nur per via nomo maltrankviliĝas kiel ĉe la lito de malproksima parenco. La pra-onklo malsanas : kiam ĝi mortos, kion ĝi postlasos al ni ? Ili scias ke la heredaĵo estas ja bagatela, ĉar la nevoj diserigis la heredaĵon kaj la vastega senmakula teritorio iom-post-iom ŝrumpas. Ili eĉ maltrankviliĝas pri la fiasko kiun povus anonci via malapero. Malprospero de ilia socia modelo, nekapableco anticipi daŭripovan strategion… La tasko ŝajnas tiom titana ke multaj kapitulacis, malkuraĝigitaj de la abismo kiu malfermiĝas antaŭ ili. Ili preferas pli kaj pli akceli, ŝajne por atingi la muron eĉ pli rapide. Do, kuraĝon ! Via specio postvivu ĉe la randoj de la bankizo plu proponanta kelkajn resursojn. Kaj se vi malaperus, mi esperas ke via ofero ne estos vana kaj ke ĝi tondros kiel alamsignalo en la homa konscienco : stop !
Kara amiko, ricevu miajn respektemajn salutojn. Ĝi la plezuro renkonti vin baldaŭ.
Tute via, Rémy Marion.
http://www.ourspolaire.org/l-ours-polaire/