neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/egiptio-tri-figuroj-de-la-kontrau-mubaraka-ribelo-de-2011-kondamitaj-al-senprokrasta-malliberejo.html

Tri emblemaj aktivuloj de la revolucio de 2011, kiu finatingis defalon de la eks-prezidento Mubarak, estis kondamnitaj je tri jaroj de malliberejo pro ilia partopreno en la organizado de kontraŭleĝa manifestacio pasintan novembron.
Dimanĉon, tri aktivuloj en la ribelo kiu finatingis foriron de la egipta eks-prezidento Hosni Mubarak en 2011 estis kondamnitaj je tri jaroj da malliberejo.
Ili estas akuzataj pri partopreno al manifestacio kontraŭ la nunaj aŭtoritatoj, respondecaj pri la defalo de la islama prezidento Mohamed Mursi, sciigis juĝaj informfontoj.
Tiuj tri kondamnitoj estas Ahmed Maher, Ahmed Duma kaj Mohamed Adel. De kiam la armeo renversis kaj arestis la islaman prezidenton Mohamed Mursi, pasintan 3an de julio, temas pri la unua kondamno de neislamaj manifestaciantoj.
La tri homoj estis kulpigitaj pro organizado de « revolucio de Nilo », kontraŭleĝa manifestacio okazinta fine de novembro, kiu celis proteston kontraŭ nova leĝo malpermesanta ĉiujn kolektiĝojn ne anoncitajn tri tagojn antaŭe ĉe la ministerio pri Internaj aferoj.
Tiu nova leĝo antaŭvidas ankaŭ ke la ministerio decidas sola pri permeso aŭ malpermeso de la kolektiĝo.
Ĝis tiam prefere diskreta fronte al la sanga represio de la manifestacioj pro-Morsi, la liberalaj kaj laikaj medioj tamen vigle intervenis ĉe la publikigado de tiu nova teksto.
En Egiptio, de mez-aŭgusto kaj post la imponaj kolektiĝoj pro-Morsi, la represio okazigis la morton de almenaŭ mil manifestaciantoj, mortigitaj de soldatoj aŭ policistoj. Aliparte, miloj da Islamaj fratoj estis arestitaj, inter kiuj ĉiuj gvidantoj de la Frataro.

www.france24.com/fr/20131222-trois-militants-anti-moubarak-prison-justice-egypte-morsi-armee/
foto : www.tv5.org/cms/chaine-francophone/info/p-1911-redir.htm