neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/europo-8a-de-aprilo-internacia-tago-de-la-romaoj.html

La Romaoj pli kaj pli estas viktimoj de perfortoj en Eŭropo sed la Ŝtatoj ne konscias pri la graveco de la problemo, denuncas Internacia Amnestio en raporto publikigita mardon okaze de la Internacia tago de la Romaoj.
« La registaroj malvolonte agnoskas la amplekson de la problemo kaj montriĝas malmulte reagaj kiam temas pri batalo kontraŭ ĝi », opinias Marco Perolini, esploristo ĉe Internacia Amnestio.
En Francio, la organizaĵo akuzas la polican rolon pri « turmentado » de tiu malplimulto dum malmuntado de ladurboj, kiuj kreskis en 2013 per detruo de 165 kampoj en kiuj loĝis 20.000 personoj.
Laŭ Amnestio, nur en Marsejlo, okazis « deko da kazoj de polica turmentado aŭ minaco de post 2011 ». Ĝi asertas ke viro suferis pri rompita femuro pro policista perforto dum la malmuntado de sia kampo fine de novembro 2011.
La eŭropaj policistoj akuzataj
La organizaĵo akuzas ankaŭ la policistojn pri nesufiĉa protekto de la Romaoj kaj pri manko de enketo por trovi la kulpulojn de agresoj. Ekzemple, ĝi skribas ke en majo 2013, la polico alvenis unu horon post averto de atako kontraŭ romaa familio sur akcepta areo en Hellemmes (Nordo). Kaj la enketo ĝis nun nenion atingis.
La organizaĵo akuzas ankaŭ la Ĉeĥan Respublikon, kie ekstremdekstraj grupoj organizis en 2013 plurajn kontraŭ-romaajn manifestaciojn sen provoki klaran kondamnon fare de la aŭtoritatoj. En la urbo Duŝkov, la urbestro eĉ partoprenis unu el tiuj marŝoj, skribas Amnestio.
En Grekio, la asocio akuzas la policon pri neinterveno dum atako de la romaa komunumo en Ajtoliko (okcidento) en januaro 2013 fare de individuoj kiuj ĵetis brulbotelojn kaj ŝtonojn sur iliajn domojn.
Amnestio petas do de la registaroj ke ili atentu pri la misproporcia uzado de perforto dum intervenoj en kampoj, ke ili persekutu per pli da efiko la kulpulojn de rasismaj agoj, aŭ ke ili realigu statistikojn pri perfortoj kontraŭ la Romaoj.

http://www.leparisien.fr/international/amnesty-international-accuse-la-police-francaise-de-harceler-les-roms-08-04-2014-3750347.php