neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/japanio-arangoj-por-lukti-kontrau-la-tutmonda-varmigo.html

La japana registaro starigas aranĝojn por limigi la efikon de agrikultura kaj homa aktivecoj al la tutmonda varmiĝo, je nacia kaj loka niveloj. Tiu decido estis prenita post la konkludoj en septembro 2013 de l'Intergovernmental Panel on Climate Change (IPCC) kiu precizigis ke la homaj aktivecoj havas realan efikon sur la tutmonda varmiĝo kaj ke la nunaj aranĝoj en la mondo ne estas sufiĉaj.
La tutmonda varmiĝo damaĝas interalie la japanan rizprodukton. Fakte, de kelkaj jaroj, la averaĝa somera temperaturo superas la sezonan normalan varmon kaj malhelpas maturiĝon de la rizo.
Pro tio, la rizo spertis iompostioman malaltiĝon de kvalito. Por solvi tiun problemon, nova specio estis disvolviĝinta, hibrido de du japanaj specioj, pli bone eltenanta la novajn klimatajn devigojn kaj estante tiel je pli bona kvalito ol ties kuzinoj.
La nacia instituto de agro-mediaj sciencoj konjektas malkreskon de la kvalito de la japana rizo de nun ĝis jarcentofino pro la tutmonda varmiĝo, kaj gravan malfacilecon kultivi ĝin en la regionoj Kjuŝuo kaj Ĉugoku.
Ankaŭ la risko de inundo estas serioze enkalkulata de la japananoj kiuj plibonigas la malŝarĝajn kapablecojn de la baraĵoj.
La projekto de baraĵo en Kagiŝimo aldonas malŝarĝajn tubojn 65 metrojn sub akvo-supraĵo, tiel ebligante plibonigi la kontrolon de la baraĵo okaze de inundo.
La registaro asertas ke la risko de inundoj kaj la superbordiĝo de la riveroj kreskos inter 80% kaj 340% antaŭ la fino de la jarcento pro altiĝo de temperaturoj.

http://www.bulletins-electroniques.com/actualites/75625.htm