neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/maroko-preskau-10-000-personoj-manifestacias-alvoke-de-la-sindikatoj.html

Ĉirkaŭ 10.000 personoj manifestaciis dimanĉon en Kazablanko, Maroko, alvoke de sindikatoj dezirantaj « meti premon » sur la registaron kun kiu dialogo montriĝas malfacila, laŭ la surloka gazetaro.
Laŭ korespondanto de AFP, almenaŭ 8.000 personoj partoprenis tiun « Nacian marŝadon de protesto kaj defendo de aĉetpovo, digneco, libereco kaj socia justeco ». La organizantoj anoncis siaflanke la ciferon « 15.000 ».
Tri el la ĉefaj sindikatoj de la reĝlando alvokis fondon de « unuiĝinta fronto » en la celo efektivigi elmontron de forto, malgraŭ la lastminuta alvoko de la registara ĉefo, Abdelilah Benkirane, al starigo de « socia dialogo » la 15an de aprilo.
« Sindikatoj : la testo de la marŝado de Kazablanko », titolis la ĵurnalo La ekonomikisto, elvokante manieron « meti premon sur la registaron ».
Studentaj asocioj kaj NRO ankaŭ partoprenis, same kiel la por-reformoj movado de la 20a-februaro (naskita dum la araba printempo) kaj tiu de la senlaboraj diplomitoj, kiuj postulas de jaroj integriĝon en la publikan ŝtatfunkciaron.
Antaŭ la komenco de la marŝado (kiu okazigis komunikaĵon entenantan naŭ depostulojn) parolantoj skurĝis S° Benkirane, riproĉante la « pseŭdo-reformojn », aparte la kompenso-kason.
Dum urĝas al Maroko redukti sian publikan deficiton, la registaro gvidita de la islamanoj el la Partio de Justico kaj Disvolviĝo komencis redukti la koston de tiu kaso kiu subvencias koste (ĝis kvin miliardoj da eŭroj en 2012) la ĉiutagajn varojn.
Jarkomence, ĝi plene liberaligis la prezon de benzino kaj parte tiun de gasojlo.
La sindikatoj riproĉas la registaron interalie pro manko de atento al memorando transdonita en februaro.
Koncerne starigon de dialogo mez-aprilon, « la letero kiu estis adresita al ni pli similas kunvokon ol inviton. Ni ne estas registaraj akcesoraĵoj, kriegis Miludi Mukharik, ĝenerala sekretario de Maroka Unio de Laboro (MUL).
La sindikatoj decidos pri partopreno post la marŝado, li diris.
La porparolanto de la registaro, Mustapha Khalfi, siaflanke kvalitigis la marŝadon kiel « politikan » kaj certigis ke la sindikata memorando estis « traktita kun travidebleco kaj respondeco ». Li tamen elvokis « multajn depostulojn » inter kiuj kelkaj « ŝajnas nerealaj ».
http://www.lexpress.fr/actualites/1/monde/maroc-pres-de-10-000-personnes-manifestent-a-l-appel-des-syndicats_1506535.html