neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/barejno-granda-premio-sub-alta-streco.html

La Granda Premio de Formulo 1 en Barejno okazos dimanĉon, kaj la stirprovoj komencis vendredon 4an de aprilo. La opozicio provos aŭdigi sin, en tiu lando kie la manifestacioj de la araba printempo estis subpremitaj, kaj kie, laŭ Internacia Amnestio, multaj malliberuloj pro opinio estas plu enkarcerigitaj.
La sekureca aranĝo estas plifortigita en Barejno, dum pluraj opoziciaj organizaĵoj alvokis al manifestacio pasintan vendredon, en lando plu markita de la eventoj de februaro 2011 kiam parto el la ŝijaisma plimulto de la lando ribeliĝis kontraŭ la reganta sunaisma dinastio.
La movado estis rapide dispremita, sed la streĉo plu restas vigla. Pro tio, Internacia Amnestio atentigas pri eblaj represiaj okazaĵoj dum tiuj tagoj en Barejno.
Manifestacioj kaj kolektiĝoj malpermesitaj
« Estas neniu esprimlibereco », eksplikas Sarah Khazindar, taskita pri tiu lando ene de la organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj. « Ĉiuj manifestacioj kaj kolektiĝoj estas strikte malpermesitaj de aŭgusto 2013. Estas multaj malobservadoj de homrajtoj, multaj politikaj malliberuloj, kiujn ni konsideras kiel malliberuloj pro opinio ĉe Amnistio. La bilanco estas grava. De post la ribelo de 2011 ĝis ĉi-jare, ni nombras almenaŭ 72 mortintojn, mortigitajn de la policistoj. Estas ankaŭ problemo pri nepuniteco. Granda nombro da aferoj estas klasifikitaj sen persekuto. »
Tiujn pasintajn jarojn la Granda Premio de Formulo 1 en Barejno estis ĉiufoje punktita de perfortoj aŭ arestadoj.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20140404-grand-prix-sous-haute-tension-bahrein-amnesty-international-khazindar-opposition-al-khalifa/