neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/kostariko-novaperinta-lego-pri-protekto-de-akvo.html

La kostarika Parlamento alprenis novan leĝprojekton pri protektado de la riveroj, viktimoj de kreskanta poluado en tiu malgranda lando de Centra Ameriko tamen fama pro la riĉeco de sia medio.
La teksto, estis voĉdonita de larĝa plimulto. Ĝi devas denove esti alprenita de la deputitoj el la Unuĉambra Asembleo antaŭ publikigado pere de la prezidentino Laura Ŝinŝilla. Ĝi malpermesas privatigon de akvaj resursoj kaj starigas kiel fundamenta leĝo la aliron al trinkebla akvo, anoncis la Asembleo en ties retpaĝaro.
La leĝo certigas nun ke akvo konstituas publikan riĉaĵon kiu ricevu protekton de la Ŝtato kaj kiu ne povas esti ekspluatata en lukraj celoj.
La teksto antaŭvidas kreadon de Nacia Direkcio de akvaj resursoj, kunlabore kun la ministerio pri Medio, kiu havos kiel misio protektadon de la rezervujoj de la lando, purigadon de riveroj, kontrolon de akvopluva verŝado kaj traktadon de uzitaj akvoj.
Kostariko, fama pro ties paradizaj plaĝoj, densaj tropikaj arbaroj kaj imponaj vulkanoj suferas pri nesufiĉa administracio de siaj protektataj areoj kaj kreskanta poluado de aero, grundoj kaj riveroj.
Laŭ la lasta raporto pri stato de la Nacio redaktita de la publikaj universitatoj, 96,4% el al uzitaj akvoj verŝiĝas en la naturon sen traktado. La pasinta leĝo pri protektado de akvo datiĝis de 1942.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/2765/Environnement/article/detail/1837689/2014/04/01/Une-loi-inedite-sur-la-protection-de-l-eau.dhtml