neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/europo-amasa-kontrau-rigoreca-manifestacio-en-bruselo.html

Dekoj da miloj da manifestaciantoj venintaj el tuta Eŭropo kaj dronitaj en arbaro de ruĝaj flagoj, komencis defiladon, vendredon 4an de aprilo en Bruselo, por denunci la rigorecajn politikojn en Eŭropo alvoke de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS)

« Nia mesaĝo estas simpla, sed la eŭropaj respondeculoj ne deziras aŭdi ĝin : la politikoj responde al la financa krizo ne sufiĉas kaj finfine pligravigas la socian kaj ekonomian krizon. La ekonomia rigoreco ne funkcias », eskplikis la ĝenerala sekretario de EKS, Bernadette Ségol.

« NOVA VOJO POR EŬROPO »

La celo de la kolektiĝo estas « oferti novan vojon por Eŭropo, sen rigoreco sed kun fortaj investadoj por daŭripova kreskado kaj kvalitaj laborpostenoj », komentis siaflanke Emanuela Bonacina, porparolanto de EKS, kiu petas de la civitanoj ke ili voĉdonu la 25an de majo « favore al kandidatoj kiuj ŝanĝos la manieron kies EU estas gvidata ».

Pli ol 26 milionoj da Eŭropanoj estas sen laboro. Estas hodiaŭ 10 milionoj da senlaboruloj pliaj kompare kun 2008 kaj, en 18 el la 28 landoj de Eŭropa Unio, la realaj salajroj ege malkreskadis, rimarkigas la eŭropaj sindikatoj. « La situacio de la junuloj estas ankoraŭ pli malbona : 7,5 milionoj da junaj eŭropanoj ne laboras, ne studas aŭ metilernas. Multaj estas tiuj, inter la plej kleraj kaj entreprenemaj kiuj, tutsimple forlasas sian originan landon, por serĉi laboron aliloken », substrekis S-ino Ségol elvokante la riskon de « oferata generacio ».

http://www.lemonde.fr/europe/article/2014/04/04/des-dizaines-de-milliers-de-manifestants-a-bruxelles-contre-l-austerite_4395913_3214.html