neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/kebekio-pasanto-vundita-kaj-ses-arestadoj-en-la-manifestacio-kontrau-rigoreco.html

Kvindekjara viro estis vundita ĉe la kapo dum la manifestacio kontraŭ la rigorecaj aranĝoj de la registaro, ĵaŭdon posttagmeze, en la urbocentro de Montrealo.

« Temas pri negravaj vundoj », indikis la porparolanto de Montreala Polica Servo (MPS), Jean Latour, kiu tamen ne povis doni pli da detaloj pri tiu incidento.

La manifestacio organizita de la Asocio por studenta sindikata solidareco (ASSS) komenciĝis ĉirkaŭ la 14a sur la placo Émilie-Gamelin. Miloj da personoj kolektiĝis ĉi-tie antaŭ ol ekmarŝi sur la stratoj de la urbocentro skandante « Al ni la stratoj ! ».

Dum gazetkunveno antaŭ la manifestacio, la porparolanto de ASSS, Justin Arcand memorigis ke ĉirkaŭ 60.000 studentoj strikas ĵaŭdon « por denunci la rigorecajn aranĝojn kiuj detranĉas la publikajn servojn kaj estigas sociajn malegalecojn », li diris.

« Ni postulas fiskajn alternativojn kiuj estus pli justaj kaj pli grandan dividon de riĉaĵoj », diris S° Arcand, menciante kiel ekzemplo imposton de la kapitalaj profitoj de la grandaj bankoj, kiu enspezigus pli ol 600 milionojn da dolaroj al la kebekia Ŝtato ».

La manifestacio estis subtenita de pluraj organizaĵoj kiel Greenpeace, la Fronto de populara agado pri urba rearanĝo, kaj Kebekio solidara.

La manifestacio estis deklarita kiel kontraŭleĝa de la aŭtoritatoj eĉ antaŭ sia ekiro, ĉar la irvojo ne estis konigita kiel postulas la municipa regularo P-6.

Deko da maskitaj manifestaciantoj kaj grupoj konataj de policistoj estis viditaj en la homamaso, interalie aliĝintoj al Black Bloc.

Du piroteknikaĵoj estis ĵetitaj ĉe la angulo de la bulvardo Saint-Laurent kaj la strato Sherbrooke.

La helikoptero de la Kebekia sekureco krome superflugis la urbocentron por efektivigi plian kontrolon.

La afero tumultiĝis ĉe la fino de la manifestacio, ĉirkaŭ la 17a horo, kiam la policistoj provis disigi la homamason sur la strato Sherbrooke, proksime de la interkruĉiĝo Jeanne-Mance. La homamaso estis malkvieta kaj manifestaciantoj ĵetis ŝtonojn kaj neĝbulojn al la policistoj.

Kvar personoj estis arestitaj interalie pro damaĝo, dum la manifestacio. La MPS ankaŭ procedis du arestadojn el « antaŭgarda kaj selektita maniero », antaŭ la komenco de la marŝado.

http://www.journaldemontreal.com/2014/04/03/manifestation-de-lasse-contre-lausterite-a-montreal