neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/cilio-la-lego-monsanto-forjetita-de-la-registaro.html

La kontraŭuloj al patentigo de la vivantaro ĵus gajnis unuan leĝbatalon en Ĉilio. La registaro anoncis la 17an de marto interrompon de la leĝprojekto pri protekto de vegetaĵaj selektadoj, kromnomita « leĝo Monsanto ».

Laŭ la socialista prezidentino Michelle Bachelet, temis pri « impulso de esplorado kaj disvolvado de novaj vegetaĵaj varietatoj kaj plibonigo de la nacia agrikultura produktiveco », pli protektanta la kreantojn de novaj varietatoj. Kiamaniere ? Pere de atestilo pri vegetaĵa akiro, t.e intelekta propraĵo ebliganta la posedanton de la semo havigi al si « tantiemojn » dum uzado de sia varietato.

Sed ampleksa movado nomita « Yo no quiero transgénicos en Chile » (Mi ne volas GMO-jn en Ĉilio), apogita de trideko da kamparaj kaj ekologiaj organizaĵoj, mobiliziĝas de pluraj monatoj favore al semoj liberaj je patentoj kaj ne-transgenaj.

Video en la hispana :


Ilia manifesto klare esprimas forĵeton de la leĝprojekto kiu laŭ ili konstituas minacon de alproprigo « de ĉiuj indiĝenaj kaj kamparaj semoj », kaj « malpermesas interŝanĝojn de semoj kaj rajton por la kamparanoj disponi libere pri ilia rikolto ». Peticio subskribita de pli ol 2 milionoj da personoj estis sendita al la senatanoj. Sub la civitana premo, la registaro decidis interrompi la projekton, dum pripensa tempo.

« La civila Ĉilia socio nun ellaboras novan leĝon pri la semoj kiu ebligos antaŭeniri al nutraĵa suvereneco », mencias la perua sendependa inform-agentejo Servindi. « La regularo devas ebligi surmerkatigon de surlokaj kamparaj semoj agnoskante la rolon kaj aŭtonomecon de la komunumoj en la konservado de tradiciaj semoj por la kampoj kaj la urbaj legomĝardenoj ».

La progresemaj civitanaj proponoj subtenas la moratorion pri la transgenaj kulturoj [1], postulas etikedon por la manĝaĵoj entenantaj GMO-jn kaj kuraĝigas starigon en ĉiu regiono de Ĉilio de lokaj festoj favorantaj la provizadon al la loĝantaro de nutraĵoj venantaj de agroekologio. La kalendaro de diskutoj ne ankoraŭ estis difinita, sed la internacia organizaĵo Via Campesina deklaras ke ĝi atentas kaj plu mobiliziĝos flanke de la Ĉilia civila socio.

[1] Ĉilio ne permesis komercan GMO-kulturon por nacia uzado, sed nur por produkto de semoj, interalie por Eŭropa Unio kaj Usono

www.bastamag.net/La-loi-Monsanto-repoussee-par-le