neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/cinio-apple-la-laboristoj-kiuj-produktas-la-smartfonojn-estas-submetitaj-al-toksaj-produktajoj.html

La laborkondiĉoj en la ĉinaj uzinoj kiuj produktas diversajn elektronikajn akcesoraĵojn de Apple estas de jaroj objekto de multaj disputoj. Atentigis la internacian publikan opinion ĉefe la temoj pri salajroj kaj laborhoroj. Nova kampanjo lanĉita en Usono de China Labor Watch kaj Green America emfazas la problemojn pri sano kaj laborsekureco, interalie submetiĝo al toksaj kemiaj substancoj, kiel heksano kaj benzeno. La problemaro ankaŭ koncernas la aliajn fabrikistojn de smartfonoj kiel Samsung.

Green America dediĉas specialan paĝon, kun argumentaro, peticio, atestoj kaj videoj, al ties kampanjo « Bad Apple » (putra pomo) :

http://www.greenamerica.org/bad-apple/index.cfm

Guardian raportas pri la kampanjo sur ties retpaĝaro :

La solvilo n-heksano estas uzita por purigi la elektronikajn ekranojn, inkluzive tiujn de iPhone de Apple. Ĝi estas uzita prefere al kutimaj solviloj kiel 2-Propanolo aŭ aliaj alkoholaĵoj ĉar ĝi vaporiĝas trioble pli rapide : tio signifas ke la purigitaj ekranoj vaporiĝas pli rapide, kaj ke la laboristoj povas purigi pli en la sama periodo. Sed la submetiĝo al n-eksano povas kaŭzi neŭronajn damaĝojn, kaj en kelkaj kazoj, paralizon. La n-eksano estis multfoje akuzita pri venenado en la uzinoj fabrikantaj iPhones en Ĉinio.

La benzeno estas uzita kiel purigilo kaj kiel ŝmiraĵo por elektronikaj komponantoj. Sed ankaŭ tio estas kancerogena kiu povas estigi anomaliojn en reproduktado kaj leŭkemiojn.

La « raporto pri respondeco de la liverantoj » de Apple ne specife mencias nek n-heksano-n nek benzeno-n, sed deklaras ke « la liverantoj devas identigi, taksi kaj kontroli la submetiĝon de la laboristoj al la danĝeraj agentoj kemiaj, biologiaj kaj fizikaj ».

Green America, usona organizaĵo dediĉita al la daŭripova kaj etika konsumado, lanĉis tiun kampanjon kunlabore kun la NRO pri defendo de la ĉinaj laboristoj China Labor Watch.

http://multinationales.org/Bad-Apple-les-ouvriers-chinois-qui

Video en la angla :