neniammilitointerni.over-blog.com/preview/3336f81ff66369340de84ea85eda494bf4527466

Malgraŭ malpermeso en multaj landoj, la Organismoj Genetike Modifitaj (GMO) plivastiĝas. La akcidentaj infektadoj de nutraĵaj kargoj fare de GMO « kreskegis » dum tiuj dek pasintaj jaroj konstatas la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA).

La organizaĵo sin apogas sur la rezultoj el unua enketo kiun ĝi plenumis post peto de ties membro-Ŝtatoj. Inter 2009 kaj 2012, ONA konstatis « kreskegon de la nombro de kazoj kaj mencias cent tridek ok » infektadojn kontraŭ cent naŭdek ok inter 2002 kaj 2012.

Tiuj infektadoj malordigas la internacian komercon. « Dudek ses landoj blokis importadon » de produktaĵoj destinitaj al besta aŭ homa nutrado en kiuj estis trovitaj GMO-spurojn. « Plimulte da incidentoj koncernis lingrajnoj, rizo, maizo kaj papajo », precizigas ONA.

INFEKTADO EN PLURAJ FAZOJ

En tiu okazo, la kargo estas resendita al la sendinto, sed la kontraktoj povas esti nuligitaj kaj pluaj interŝanĝoj interrompitaj, ĝi avertas. Laŭ ONA, la spuroj de GMO miksiĝas akcidente kun nutraĵaj aŭ furaĝaj ne-GMO-aj kulturoj dum la produktaj fazoj, sed ankaŭ dum transformado, enpakado, stokado aŭ transporto, eĉ se teorie, la GMO-produktaĵoj, ĉefe la grajnoj, havas apartajn kontenerojn aŭ kuvojn.

Plejofte, temis pri « malgranda kvanto » da malkovrita GMO, sed tiu nocio « estas nek difinita nek kvantigita de internacia regularo » memorigas ONA. Ĉiu lando respondecas mem pri akcepto aŭ ne de tiuj kvantoj kiam ili estas malkovreblaj.

En kelkaj okazoj, se « la lando malkovras la nepermesatan planton, ĝi estas jure devigita rifuzi la kargon » - kvindek kvin landoj havas politikon de plena rifuzo por GMO sur ilia teritorio. Aliparte, en la sepdek kvin landoj kiuj partoprenis la enketon de ONA, « tridek sep repondis ke ili havas mezkvalitan eĉ nulan kapablecon pri detektado de GMO », pro manko de laboratorioj kaj taŭgaj teknikistoj.

ĈINIO KAJ USONO CELITAJ

La infektitaj kargoj devenas plejofte de Usono, Kanado kaj Ĉinio, eĉ se antaŭnelonge tiu-ĉi rifuzis plurfoje infektitajn kargojn da usona maizo.

Sammaniere en majo 2013, Japanio rifuzis liveron da infektita usona tritiko kaj nuligis plurajn kontraktojn, sekvata tiam de Sud-Koreio. ONA indikas ke « pluraj landoj » petis de ĝi faciligon de internacia dialogo pri la temo, ĝi organizos informkunsidon la 20an kaj 21an de marto en ties sidejo, en Romo.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2014/03/14/les-contaminations-par-les-ogm-ont-bondi-en-dix-ans_4383324_3244.html