neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/germanio-la-salajruloj-de-amazon-strikas-denove.html

La konflikto kun la direkcio ĉefe temas pri la salajraj niveloj.

Germana laborloko de Amazon suferis lundon 31an de marto pri nova striko, kadre de konflikto pri salajroj kiu daŭras nun de preskaŭ unu jaro.

La sindikatoj de servoj Ver.di alvokis la salajrulojn de la logistika centro de Leipzig (oriente) haltigi la laboron kaj matene « la partopreno estis tre forta », deklaris Thomas Schneider, reprezentanto de Ver.di kiu kunordigas la agadon surloke. Li tamen ne liveris ciferojn. La centro de Leipzig dungas ĉirkaŭ 2.000 salajrulojn.

Ĝi estas unu el la naŭ laborlokoj de la retkomerco Amazon en Germanio kaj unu el la tri kiuj, de post printempo 2013, estas kutime malordigita fare de sociaj movadoj sur fono de konflikto pri salajroj.

Ver.di postulas alĝustigon de la salajro de la 9.000 salajruloj de Amazon – nun pagitaj laŭ la salajra skalo de la logistika sektoro – sur la salajroj kiuj ekzistas en la disdona sektoro, pli altaj.

Amazon, por kiu Germanio estas la plej grava merkato krom Usono, akordis ĝis nun esceptajn kromsalajrojn, juĝitajn nesufiĉaj de la sindikato.

La lastaj pasintaj strikoj datiĝas de fine de decembro. La sindikato Ver.di tiam avertis ke la movado daŭros en 2014, sed la striko de Leipzig estis la unua de la jaro.

http://www.challenges.fr/entreprise/20140331.CHA2202/en-allemagne-les-salaries-d-amazon-de-nouveau-en-greve.html