neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/meksiko-centoj-da-infanoj-forlasitaj-survoje-al-usono.html

Ĉiujare ĉirkaŭ 140.000 migrantoj, plejparte venantaj de Centra Ameriko, trairas Meksiko-n por atingi Usono-n.

La meksikaj aŭtoritatoj anoncis sabaton ke ili trovis pli ol 370 infanojn forlasitajn de ŝakristoj kiuj provis eniri Usono-n.

La Nacia Instituto de Migradoj (NIM) precizigis ke granda nombro da infanoj el pluraj landoj de Centra Ameriko estis trovitaj dum unu sola semajno en marto. Tiuj ciferoj inkluzivas 163 infanojn forlasitajn ĉar ili ne vojaĝis kun plenkreskulo de la familio aŭ proksima plenkreskulo, aldonas NIM.

En pluraj kazoj, la infanoj estis forlasitaj en danĝeraj aŭ malfacilaj pasejoj fare de transpasigistoj kiuj estis pagitaj de 3.000 ĝis 5.000 dolaroj, substrekas la komunikaĵo de NIM.

La infanoj estis trovitaj inter la 17a kaj 24a de marto en 14 Ŝtatoj, indikas NIM kiu liveras neniun precizigon pri ilia aĝo aŭ nacieco. « La infanoj montris signojn de ekstrema laceco, havis vundojn ĉe la piedoj, suferis pri senakviĝo, estis konfuzitaj kaj ne plu sciis kie ili estis forlasitaj », precizigas NIM.

La aŭtoritatoj sukcesis aresti naŭ ŝakristojn kiuj ŝajne rilatas kun tiuj aferoj. NIM substrekas aliparte ke la nombro da infanoj kiuj vojaĝas solaj tra Meksiko « ege pliiĝis » dum tiuj pasintaj monatoj.

Ĉiujare ĉirkaŭ 140.000 migrantoj, plejparte venantaj de Centra Ameriko, trairas Meksiko-n por atingi Usono-n. La migrantoj ofte estas celoj de krimaj bandoj, viktimoj de ŝteloj, seksperfortoj, monĉantaĝo, forrabo kaj eĉ murdo.

http://www.lalibre.be/actu/international/au-mexique-des-centaines-d-enfants-abandonnes-sur-la-route-des-etats-unis-5337cc78357054c434155f22