neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/brazilo-la-registaro-provas-malpermesi-la-glifozatojn-sur-sia-teritorio-inter-kiuj-la-herbicidon-de-monsanto-pro-riskoj-de-alarma-to

La federala prokuroro de Brazilo petis de la ministerio pri Justico de la lando ke ĝi interrompu uzadon de glifozatoj, aktiva ingredienco de Roundup, la herbicido de Monsanto, la plej vendita en la mondo.

La prokuroro celis ankaŭ alian herbicidon konatan sub la nomo 2,4-D kies ĉefaj aktivaj ingrediencoj estas Metil-Parationo, laktofemo, forato, karbofurano, Tiramo kaj parakuato, laŭ la televi-kanalo GMWatch .

Aranĝoj jam estis petitaj de la jursistemo de Brazilo, kies unua celas devigi la Nacian Agentejon pri Sanitara Prigardado retaksadi la toksecon de la ok aktivaj ingrediencoj suspektataj kaŭzi damaĝon ĉe la sano de personoj kaj la medio.

La tekstoj deponitaj petas antaŭan ordonon kiu ebligus la ministerion pri Agrikulturo, Bredado kaj Provizado (ANVISA) interrompi la registradon de varoj ĝis definitiva konkludo pri ilia tokseco.

Koncerne 2,4-D, la prokuroro ankaŭ petis de la Komisiono ke ĝi malpermesus la ĝeneraligitan vendon de genetike modifitaj semoj rezistantaj al herbicidoj, atende de la definitiva avizo de ANVISA.

Tiuj novaj proceduroj aldoniĝas al la unuanima decido alprenita pasintsemajne de la Federala Apelacia Kortumo de Brazilo kiu decidis nuligi la kulturon de genetike modifita maizo de Liberty Link de Bayer, laŭ Agro Lien.

Du semajnoj antaŭe, Sri-Lanko malpermesis la glifozaton pro sanitaraj zorgoj konkludante ke tiu pesticido ŝajne estas ligita al mistera renmalsano kiu mortigis milojn da agrikulturaj laboristoj en la mondo, laŭ Center for Public Integrity .

neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/sri-lanko-la-lando-forigas-la-glifozatojn-de-sia-teritorio-inter-kiuj-roundup-de-monsanto.html

Ankaŭ la leĝfaranto de Salvadoro aprobis malpermeson de dekoj da agrokemiaj produktaĵoj inter kiuj glifozato.

http://naturealerte.blogspot.fr/