neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/ukrainio-sub-la-premo-de-imf-la-gas-prezo-pliigos-je-50.html

Ukrainio pliigos je 50% la vendo-prezon de gaso por la loĝantaro ekde la 1a de majo, indikis, merkredon 26an de marto, la nacia gas-operatoro Naftogaz. Tiu nepopulara aranĝo, kiun la eks-prezidento Ianukoviĉ, ĉiam rifuzis apliki, estas postulata de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) por konsenti financan helpon al Kievo.

Por la industriistoj, la altiĝo estos je 40% kaj aplikiĝos la 1an de julio, indikis Iuri Kolbuŝino, unu el la respondeculoj de Naftogaz. La registaro esperas tiamaniere atingi ekde merkredo akordon kun IMF, al kiu ĝi petas almenaŭ 15 miliardojn da dolaroj por eviti bankroton.

Misio de IMF troviĝas en Kievo de antaŭ la 4a de marto, kaj la intertraktadoj intensiĝis tiujn pasintajn tagojn, la ĉefministro, Arseni Iatseniuk, rezignis sian ĉeeston en la pintkunveno de la grandaj potencoj en Hago por sin dediĉi al tio.

KRIZA EKONOMIA SITUACIO

Akordo kun IMF estas des pli decidiga ke Eŭropa Unio kaj Usono dependigas tion al propra plano de financa helpo.

« Niaj eŭropaj partneroj decidis pagi al ni 1,6 miliardon da eŭroj. Du monatojn post la subskribo de akordo kun IMF, unua parto estos pagita », asertis S° Iatseniuk. Usono promesis siaflanke 1 miliardon da dolaroj kiel garantiaj pruntoj al Kievo.

La ekonomia situacio de Ukrainio estas kriza, kaj tio jam antaŭ la disfalo de S° Ianukoviĉ. La krizo de 2008-2009 ege tuŝis Kievon. En 2013, la lando bankrotus sen la rusa kredito de 3 miliardoj da dolaroj – en la 15 origine promesitaj.

Pluraj faktoroj eksplikas tiun malbonan financan sanon. Interalie tro granda dependeco de la lando rilate al la kurzo de krudmaterialoj. Laŭ la nova registaro, grandskalaj fraŭdoj pligravigis la situacion.

Nelonge post la investado, S° Iatseniuk promesis drastan ekonomian politikon por la Ukrainianoj, dum la lando restas profunde dividita, kaj ke la orientaj regionoj spertas perfortajn movadojn de rezistado kontraŭ la aŭtoritato de Kievo.

http://www.lemonde.fr/economie/article/2014/03/26/l-ukraine-va-augmenter-le-prix-du-gaz-contre-une-aide-financiere-du-fmi_4390199_3234.html