neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/sud-afriko-la-platen-striko-dauras.html

La striko kiu tuŝas la sektoron de plateno komencas sian trian monaton en Sud-Afriko. Le sektoro spertas gravajn malprofitojn.

La tri unuaj mondaj produktistoj de la minaĵo plendas nun pri la gravaj malgajnoj kaŭzitaj de la soci-movado.

Laŭ la mastraro, la daŭripovo de la ŝaktoj estas nun pridiskutita.

Siaflanke, la strikantaj ministoj sin deklaras pretaj pludaŭri la movadon ĝis akiro de la petitaj salajraj plialtiĝoj.

En daŭro de tri monatoj, la striko kostis 438 miliardojn de frankoj CFA (preskaŭ 1 miliardon da dolaroj), al la tri unuaj platen-produktistoj en la mondo.

Laŭ la mastraro, tiu soci-movado kiu komencas sian naŭan semajnon kaŭzas neripareblajn damaĝojn por la sektoro de plateno.

En kuna komunikaĵo, dezirante meti premon sur la strikantajn ministojn, la minaj kompanioj asertis ke la ŝaktoj kaj la minoj fariĝontas nedaŭripovaj.

La familioj de ministoj malsatas, la infanoj ne plu frekventas lernejon, komercoj fermas kaj krimeco kreskas en la platena areo.

Anglo American, Impala Platinum kaj Lonmin deziras ke la sindikato ACMU je origino de la striko rekomencu intertraktadojn kiuj ĉesis senrezulte.

De la pasinta 23a de januaro, preskaŭ 80.000 ministoj ĉesis la laboron por postuli bazan salajron de 550.000 frankoj CFA.

Tiu plialtiĝo ekvivalentas al du- aŭ triobligo de la nunaj salajroj. Ili konsentis plani ilin laŭ 4 jaroj.

Sed la mastraro, siaflanke, proponas plialtiĝojn laŭ 3 jaroj inter 9 kaj 7,5% la unua jaro, multe malpli ol tio, kion postulas la ministoj.

http://www.bbc.co.uk/afrique/region/2014/03/140325_greve_secteur_platine_afrique-du-sud.shtml