neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/sri-lanko-la-lando-forigas-la-glifozatojn-de-sia-teritorio-inter-kiuj-roundup-de-monsanto.html

Sciencistoj konstatis ligon inter uzado de glifozatoj kaj mortiga renmalsato kiu jam mortigis dekojn da miloj da terkultivistoj en la mondo.

Per subita kaj surpriza maniero, Sri-Lanko ordonis malpermeson de glifozato sur sia teritorio pasintsemajne.

La anonco estis farita post publikigo de freŝdata studaĵo de la « International Journal of Environmental Research » kaj tiu de la publika sano de la lando kiuj ambaŭ konstatas ke glifozato estas probabla kulpanto de kronika kaj mistera mortiga renmalsano, konata sub la nomo CKDU, kiu jam mortigis dekojn da terkultivistoj en Sri-Lanko, laŭ la Center for Public Integrity. « Enketo plenumita de medicinaj specialistoj kaj sciencistoj malkaŝis ke tiu rena malsano estas ĉefe kaŭzita de glifozato », deklaris la ministro S° Chandrasena, al la ĵurnalistoj de Sri-Lanko. La prezidento Mahinda Rajapakse ordonis post malmulte da tempo tujan forigon de glifozato sur la loka merkato.

En tiu raporto la esploristoj malkaŝas ke la glifozato iĝas ekstreme venena por renoj kiam ĝi estas kombinita kun akvo aŭ pezaj metaloj kiel arseno aŭ kadmio, jam nature ĉeestanta en la grundoj de la lando, tro pliigita per difuzo de sterkoj.

De pli ol du jaroj, la Internacia konsorcio de ĵurnalistoj pri esplorado atente ekzamenis la misteran renmalsanon kiu mortigis milojn da terkultivistoj en Centra Ameriko, en Sri-Lanko kaj Barato. Roundup el la firmao Monsanto estas speciale menciita, ĝi estas la plej vendita herbicido en la mondo. Monsanto siaflanke deklaris ke tiu freŝdata studaĵo ne estas fondita.

Tamen, dum la kvin pasintaj jaroj, CKDU-malsano mortigis pli da personoj en Salvadoro kaj Nikarakvo ol diabeto, aidoso kaj leŭkemio kunkune, raportas « The Center for Public Integrity ».

En Salvadoro la leĝfaranto de la lando jam aprobis malpermeson de deko da agrokemiaj produktaĵoj, el kiu glifozato, pasintan septembron, sed neniu leĝpropono estis ĝis tiam subskribita de la registaro.

naturealerte.blogspot.fr/2014/03/25032014-sri-lanka-une-premiere-le-pays.html