neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/tajvano-plia-manifestacio-disigita-antau-la-registara-sidejo.html

En Tajpeo, la polico ekuzis akvo-kanonojn, lundon 24an de marto, por elpeli centojn da manifestaciantoj kiuj invadis la registaran sidejon por protesti kontraŭ akordo pri libera-interŝanĝo kun Ĉinio.

Mil policistoj estis deplojitaj en la nokto de dimanĉo al lundo ĉirkaŭ registaraj konstruaĵoj atakitaj de la manifestaciantoj, kiuj okupas ankaŭ la Parlamenton de preskaŭ unu semajnon.

CENTO DA VUNDITOJ

La kontraŭribelaj fortoj lanĉis ofensivon per du akvo-kanonoj kaj arestis tridek du personojn, indikis la polico de Tajpeo. Laŭ la informa televid-kanalo TVBS, kolizioj okazigis cent dudek vunditojn. La nacia universitata malsanulejo de Tajvano, situanta apud registaraj oficejoj, indikis kuracadon de kvindek sep personoj de post dimanĉo vespere, civiluloj kaj policistoj.

La manifestaciantoj petas ke la komerca akordo pri servoj kaj ia ajn alia akordo aŭ ia ajn kurantaj intertraktadoj kun Ĉinio estu interrompitaj ĝis voĉdono de leĝo kiu atente esploros tiajn akordojn.

VUNDEBLAJ FRONTE AL LA POLITIKAJ PREMOJ DE PEKINO

Tiu akordo kun Ĉinio, unua komerca partnero de la insulo, rezultas de la ĉina-tajvana kadro-akordo pri ekonomia kunagado subskribita en 2010. Ĝi planas malfermon al tajvanaj firmaoj de kvardek sektoroj de servoj en Ĉinio, kaj sesdek kvar tajvanaj sektoroj al la ĉinaj firmaoj.

Laŭ la opoziciuloj, tiu teksto atencas ekonomion de Tajvano kaj vundebligos ĝin fronte al la politikaj premoj de Pekino, asertoj forĵetitaj de la prezidento Ma Jin-jeou, kiu avertis ke fiasko de la ratifiko kompromitus la klopodojn de Tajvano por konkludo de novaj komercaj akordoj.


Taïwan : les manifestants éloignés par des... par lemondefr http://www.lemonde.fr/asie-pacifique/article/2014/03/24/taiwan-nouvelle-manifestation-dispersee-devant-le-siege-du-gouvernement_4388769_3216.html