neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/grekio-miloj-da-manifestaciantoj-kontrau-novnazioj-kaj-rasismo.html

Miloj da migrantoj, maldekstraj simpatiantoj kaj aktivuloj pri homaj rajtoj manifestaciis sabaton en Ateno en kvieta etoso kontraŭ « faŝismo » kaj « rasismo », laŭ la polico.

Okaze de la Internacia tago kontraŭ « faŝismo kaj rasismo », migrantaj komunumoj, ĉefe Pakistananoj, Bangladeŝanoj kaj afrikanoj kolektiĝis en la urbocentro kaj marŝis ĝis la placo Sintagma, malsupre de la Parlamento, kie koncerto fermis la manifestacion kun la subteno de la urbestro de Ateno.

Ĉekape de la defilado troviĝis migrantoj ĉefe el Azio, laboristoj en la fragkampoj de Manolada en Peloponezo (sudo), kie multaj perfortaj incidentoj okazis tiujn pasintajn jarojn inter grekaj proprietuloj de la ekspluatejoj kaj migrantoj protestantaj kontraŭ aĉaj laborkondiĉoj.

« Forpuŝi la novnaziojn el ĉiuj kvartaloj, el la Eŭropa parlamento, el la urbodomoj kaj prefektejoj », estis skribitaj sur flagrubando.

Lokaj balotoj devas okazi en Grekio la 18an de majo, unu semajnon antaŭ la Eŭropa balotado kaj la novnazia Ora tagiĝo ŝajne ricevos inter 5% kaj 8%, en tria pozicio malantaŭ dekstro kaj radikala maldekstro Siriza, laŭ freŝdataj opinisondoj pri balotado.

Plejparte el la manifestaciantoj skandis sloganojn kontraŭ Ora tagiĝo kies duono el la deputitoj (inter kiuj la estro) estis kulpigitaj post murdo en septembro de la kontraŭfaŝisma muzikisto Pavlos Fisas apud Ateno fare de membro de tiu partio.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-miloj-da-manifestaciantoj-kontra%C5%AD-la-novnazioj

« Pavlos Fisas vivas », « Neniu toleremo al la novnazioj », « Reguligu ĉiujn migrantojn », « Nacieco por ĉiuj gefiloj de migrantoj », proklamis kelkaj flagrubandoj.

Ksenofobia kaj kontraŭjuda partio, Ora tagiĝo estas akuzata pri multaj atakoj ĉefe kontraŭ migrantoj kaj maldekstraj personoj.

La komenco de la krizo en 2010 kaj la paŭperismo de la Grekoj favoris la kreskon de Ora tagiĝo kiu sukcesis dum la lasta deputita elektado en 2012 eniri por la unua fojo en la Parlamento, kun procento je preskaŭ 7%.

http://www.liberation.fr/monde/2014/03/22/grece-des-milliers-de-manifestants-contre-les-neonazis-et-le-racisme_989179