neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/ukrainio-timas-rusan-atakon.html

La rusaj trupoj de Vladimir Putin estas pretaj ataki Ukrainion « je ĉia ajn momento », deklaris dimanĉon 23an de marto la sekretario de la konsilio pri nacia sekureco kaj defendo, Andrij Parubij.

« La celo de Putin ne estas Krimeo, sed tuta Ukrainio (…) Liaj trupoj amasigitaj ĉe la landlimo estas pretaj ataki je ĉia ajn momento », deklaris S° Parubij antaŭ miloj da manifestaciantoj en la centro de Kievo.

« La flago de Rusia Federacio estis hisita sur 189 unuoj kaj militaj institucioj de la ukrainiaj armitaj fortoj lokitaj sur la teritorio de la krimea Respubliko », li diris en komunikaĵo resendita de novaĵagentejo RIA.

LA TIMO DE OTAN

La rusa armeo deplojis gravan militistaron ĉe la orienta landlimo de Ukrainio kaj povus minaci Ĉednestrio-n, substrekis siaflanke la majoro de fortoj de OTAN en Eŭropo.

neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/cednestrio-tiraspolo-petas-sian-aneksadon-al-rusio.html

« La rusa forto, kiu troviĝas ĉi-momente laŭ la orient-ukrainia landlimo estas tre, tre grava kaj tre, tre preta », deklaris la generalo Philip Breedlove, dum renkontiĝo organizita de la German Marshall Fund, pripensa klubo. « Ekzistas vere sufiĉa aranĝo ĉe la orienta landlimo de Ukrainio por marŝi al Ĉednestrio se la decido estus prenita, kaj tio estas tre zorgodona ». « Rusio agadas pli kiel malamiko ol kiel partnero », aldonis la ĉefmajoro de la aliancanaj fortoj en Eŭropo.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2014/03/23/l-ukraine-dit-craindre-une-attaque-russe_4387959_3214.html