neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/kolonioj-israelo-aprobas-projektojn-por-pli-ol-2-000-logejoj.html

La israela milita administracio en Cisjordanio aprobis konstruajn planojn de pli ol du mil loĝejoj en la kolonioj de tiu okupata palestina teritorio, oni eksciis merkredon 19an de marto el oficiala fonto.

Komisiono de la ministerio pri defendo aprobis projektojn pri sumo de 2.269 loĝejoj en ses kolonioj, precizigis poste la majoro Guy Inbar, porparolanto de la milita administracio.

Laŭ la israela organizaĵo « Paco nun », tiu komisiono validigis la 19an de februaro, por posta aprobo de la ministro pri defendo, 694 loĝejojn en la kolonio Leŝem (Nordo), 290 en Beit El apud Ramalaho, kaj 31 en Almog, en la valo Jordano (Oriento).

Ĝi ankaŭ validigis planojn je malpli matureco por 839 loĝejoj en Ariel, 350 en Ŝvut Raŝel kaj 65 en Ŝavej Ŝomron, norde de Cisjordanio, laŭ « Paco nun », informoj konfirmitaj de la israela milita administracio.

« 10.509 unuoj » konstruitaj de julio 2013

« Ĉiu antaŭpaŝo de la planoj estas politika decido. La ministro pri defendo, Moŝé Yaalon, decidis antaŭenigi ilin », substrekis porparolanto de la NRO, Lior Amihaj, indikante ke pluraj etapoj plu restas por plenumi antaŭ la komenco.

Laŭ li, la registaro de la ĉefministro, Benjamin Netanjahu, tiel montras « Unu fojon pli ke li tute ne intencas akiri pacakordon kaj faras ĉion, kion li povas por trudi la palestinan prezidenton Mahmud Abbas retiriĝi el la procezo » pri porpacaj intertraktadoj.

En raporto pri « malobservadoj » de la palestinaj rajtoj fare de Israelo de post la komenco de intertraktadoj en julio 2013 ĝis la 16a de marto, la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP) asertas mardon ke dum tiu periodo, « 56 Palestinanoj estis mortigitaj » kaj konstruaĵoj komencis por « 10.509 loĝejaj unuoj » en la kolonioj.

Preskaŭ 375.000 Israelanoj vivas en kolonioj de Cisjordanio, meze de ĉirkaŭ 2,7 milionoj da Palestinanoj. La internacia komunumo konsideras la koloniadon kiel kontraŭleĝan kaj kiel obstaklon al konkludo de pacakordo.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2014/03/20/colonies-israel-approuve-des-projets-pour-plus-de-2-000-logements_4386978_3218.html