neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/hispanio-granda-manifestacio-en-madrido-kontrau-ekonomia-rigoreco.html

Pluraj dekoj da miloj da manifestaciantoj venintaj el tuta Hispanio konverĝis sabaton en Madridon por postuli finon de la rigoreca politiko trudita de Eŭropa Unio.

neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/hispanio-politikoj-de-rigoreco-miloj-da-indignuloj-marsadas-al-madrido.html

La « marŝadoj por digneco » kolektis en la hispana ĉefurbo homamasojn subtene al pli ol 160 malsamaj kaŭzoj, inter kiuj dungado, loĝado, sano, edukado kaj batalo kontraŭ malriĉeco.

Sur iliaj flagrubandoj, la partoprenantoj admonis la hispanan konservativan registaron ne pagi la ŝuldojn kontraktitajn ĉe la internaciaj kreditoroj kaj lukti kontraŭ senlaboreco, pri kiuj suferas 26% el la laborkapabluloj.

« Pano, laboro kaj loĝejo por ĉiuj ! », oni legis sur flagrubando.

« Mi ĉi-tie estas por miaj gefiloj », deklaris entreprenisto 44-jara. « Por tiuj, kiuj regas, ni nur estas ciferoj. Ili atribuas pli da valoro al mono ol al personoj », li aldonis sur fono de sloganoj, kantoj, fajfiloj kaj tamburoj.

Pluraj grupoj de manifestaciantoj piediris plurajn centojn da kilometroj, venintaj de regionoj kiel Asturio norde de Hispanio aŭ Andaluzio en la sudo.

La policistoj masive ĉeestis marĝene de la defilado, super kiu flosis respublikaj kaj komunistaj flagoj, kaj ankaŭ flagrubandoj petante haltigon de buĝetaj tranĉoj en la sektoroj pri sano, edukado kaj socia loĝado.

« Mi estas ĉi-tie ĉar mi ne plu eltenas tiun sistemon, kiun ili nomas demokratio », deklaris instruisto 58-jara, kies salajro estis malpliigita je 20%. « Mi deziras politikajn ŝanĝojn ».

La polico ne publikigis la nombron de manifestaciantoj, sed la organizantoj deklaris ĉi-semajne ke ili konjektis kolekti ĉirkaŭ 65.000 personojn.

Laborista defilado :

Policaj perfortoj fine de la manifestacio :

fr.news.yahoo.com/grande-manifestation-%C3%A0-madrid-contre-laust%C3%A9rit%C3%A9-190127505--business.html