neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/cednestrio-tiraspolo-petas-sian-aneksadon-al-rusio.html
Foto : la registara palaco en Tiraspolo. Ĉe la unua plano, statuo de Lenin.

Ĉu la « ekzemplo » de Krimeo kontaĝos ? Mardon, la aŭtoritatoj de la secesia respubliko de Ĉednestrio oficiale petis sian aneksadon al Rusia federacio. Kiŝinevo (ĉefurbo de Moldavio) deziras « kvieton » dum Bukareŝto (ĉefurbo de Rumanio) maltrankviliĝas kaj promesas subtenon al Moldavio.

Mihaïl Burla, prezidento de la « Supera soveto » de Tiraspolo, sendis mardon 18an de februaro leteron al la prezidento de la rusa Ŝtatdumo petante de ĝi esploradon pri aneksado de la memproklamita sendependa republiko de Ĉednestrio, dum Vladimir Poutin ĵus ratifis aneksadon de Krimeo al Rusia federacio.

La moldava prezidento, Nicolae Timofti, asertis ke li eksciis pri la demarŝo de la « laŭdire Supera soveto » ĉednestria. « Mi opinias ke tia ago estas kontraŭ-produktiva kaj profitas nek al Moldavio nek al Rusio. La intencoj de la ĉefo de Supera soveto de Tiraspolo eĉ ne estas profitaj al Rusio », li deklaris.

Siaflanke, la rusa vicministro Dmitri Rogozin atentis pri eblaj malobservadoj pri rajtoj de la rusaj civitanoj sur la teritorio de Ĉednestrio.

En Kiŝinevo, « nenio nova »

« Tio ne estas la unuafojo ke Tiraspolo plenumas tian agadon. Nia reago devas esti kvieta. Ni havas klaran celon : reintegri la ĉednestrian regionon al Moldavio », asertis la Ĉefministro Iurie Leancă, memorigante ke ankaŭ Rusio « agnoskis » la teritorian tutecon de Moldavio.

La rumana prezidento Traian Băsescu maltrankviliĝis « pro la minacoj kiuj pezas sur la sekureco de Moldavio, interalie pro la situacio en Ĉednestrio », dum la Ĉefministro Victor Ponta reasertis « la subtenon de Bukareŝto al la por-eŭropa registaro de Kiŝinevo ». « Mi opinias ke Rumanio havas intereson en la subteno de la registaro Leancă kaj ia ajn atako kontraŭ ĝi estas ia subteno al Vladimir Voronin (komunista eks-prezidento de Moldavio) kaj al la komunistoj », li deklaris.

Laŭ Leonard Orban, rumana eks-ministro pri eŭropaj aferoj, « Tio estas neprobabla ke ĉi-momente Rusio kondutu kun Ĉednestrio samkiel ĝi faris kun Krimeo. Sed ni ne povas anticipi kiamaniere la aferoj turniĝos. Tio dependos de eventuala armita konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. »

http://balkans.courriers.info/article24478.html