neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/irako-legprojekto-permesos-edzinigon-ekde-9-jaraga.html

Foto : Irakaj knabinoj en inunda strato de Bagdado en decembro 2012 - AFP PHOTO/AHMAD AL-RUBAYE

« Tiu leĝo estas krimo kontraŭ homeco kaj kontraŭ infanoj »

Laŭ la aktivulo Hana Adŭar, tio kio okazas en Irako esti denuncenda. La leĝprojekto Jaafari, el la nomo de Jafar al-Sadiq, konsiderata de la ŝijaistoj kiel la sesa imamo, proponas leĝigi edziniĝon por knabinoj ekde 9-jaraĝa. Aprobita de la ministerio pri Justico pasintan februaron, la teksto ankaŭ precizigas ke la konsento de la edzino ne plu estos bezonata por seksrilatoj kun ties edzo. Aliaj aranĝoj estas kontestataj : la teksto malpermesas al la edzino elhejmiĝi sen permeso de la edzo kaj faciligas poligamion.

Ĝis hodiaŭ en Irako, la leĝa aĝo por edzeco estas je 18-jaraĝa. Tamen, la iraka juro permesas edziniĝon de junulinoj ekde 15-jaraĝa, se la leĝzorganto konsentas. Kvankam la leĝprojekto Jaafari ne precizigas la minimuman aĝon por edzeco, ĝi indikas, en artikolo pri divorco, la aĝo de 9-jara.

La knabinoj submetataj al fizikaj kaj psikologiaj suferoj

« La alpreno de la leĝo Jaafari estus katastrofa kaj diskriminacia malprogreso por la rajtoj de virinoj kaj knabinoj en Irako », indignas en komunikaĵo la reprezentanto de la NRO Human Rights Watch en la regiono, Joe Stork. « Edzeco de infanoj kaŭzas fizikajn kaj psikologiajn suferojn », insistis la aktivulino Hana Adŭar, kontaktita de Associated Press.

Pasintan 8an de marto, Internacia tago pri Rajtoj de Virinoj, pluraj irakaninoj manifestaciis postulante forĵeton de tiu teksto. En tiu okazo, Nickolay Mladenov, la reprezentanto de UN en Irako, deklaris en tvitero ke tiu leĝo « endanĝerigus la konstituciajn rajtojn de la virinoj kaj la internaciajn engaĝiĝojn de Irako ». Antaŭ ties validigo, la leĝprojekto devas ankaŭ ricevi ratifikon de la Parlamento.

senegal8.com/irak-un-projet-de-loi-pourrait-autoriser-le-mariage-des-9-ans