neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/hungario-greenpeace-avertas-pri-la-dangero-de-rezervujo-de-ruga-slimo.html

La rezervujo de ruĝa ŝlimo de Almásfüzitő (nord-okcidento de Hungario) estas grava minaco por medio, avertas la ekologia NRO Greenpeace tri jarojn post la ekologia katastrofo de Kolontár, kie simila rezervujo rompiĝis.

Situanta borde de Danubo cent kilometrojn almonte de Budapeŝto, « tiu rezervujo estas unu el la plej danĝeraj lokoj de Hungario, indikis Gergely Simon, eksperto pri toksologio ĉe Greenpeace.

En 2010, rezervujo rompiĝis en Kolontár (okcidento), disverŝante centojn da miloj da kubaj metroj da venena ruĝa ŝlimo en la apudaj vilaĝoj, kaŭzante la morton de dek personoj kaj ekologian katastrofon je granda amplekso.

Greenpeace nun denuncas la malmodernan teknologion per kiu la rezervujo de Almasfüzitö estas konceptita, kaj la likadojn. Laŭ la NRO, tre altaj niveloj da venenaj elementoj, kiel arseniko aŭ molibdeno, estis mezuritaj sur la apudaj terenoj.

La loko stokas 6 milionojn da tunoj da ruĝa ŝlimo en ok rezervujoj, unu ankoraŭ subĉiela, kaj aliaj kovritaj per verdaĵoj kaj arboj.

Tata Industrioj, la barata konglomeraĵo kiu ekspluatas la rezervujojn, elvokas ĉeeston de bestoj - kastoroj, grizaj ardeoj, eŭraziaj plataleoj – sur tiuj artefaritaj tertavoloj kaj forpuŝas tiujn kritikojn.

Sed laŭ alia ekologia asocio, la Rondo de Danubo, la danĝero ne troviĝas ĉe la supraĵo, sed en la subgrundo. « La problemo estas la tralasiveco de la fundo de la rezervujo, kiu tuŝas la akvo-tavolon », eksplikas ĝia prezidento, György Dropp, kiu elvokas ankaŭ la riskojn de inundoj.

Pasintan novembron, Eŭropa Unio lanĉis proceduron pri delikto kontraŭ Hungario pro malobservado de eŭropaj direktivoj pri la mastrumado de forĵetaĵoj de la rezervujo.

http://www.boursorama.com/actualites/hongrie-greenpeace-alerte-sur-la-dangerosite-d-un-reservoir-de-boue-rouge-943a91826e580822331aceff8b96c139