neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/bangladeso-miloj-da-bangladesanoj-maldungitaj.html

Preskaŭ unu jaron post disfalo de la konstruaĵo Rana Plaza, kiu kaŭzis la morton de 1.135 personoj en aprilo 2013, pluraj miloj da teksaĵlaboristoj dungitaj de grandaj okcidentaj markoj en Bangladeŝo perdis siajn laborpostenojn post fermado de la uzino pro sekurecaj kialoj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/banglade%C5%9Do-disfalego-de-konstrua%C4%B5o-almena%C5%AD-200-mortintoj-polemiko-pri-sekureco

La inspektoroj ordonis evakuadon de ses etagoj de du ĝemelaj konstruaĵoj kiuj estas okupataj de la firmaoj Softex kaj Fame Knitting ĉar ili malkovris ke la konstruaĵoj prezentas riskojn de disfalo.

La areo estas fermita por la unuafojo de post la komenco de la inspekta kampanjo pri sekureco de centoj da teksaĵaj uzinoj de Bangladeŝo. Tiu kampanjo estas financata de la vestaĵaj ĉenfirmaoj kiel Benetton aŭ H&M. Lanĉita mez-februaro, ĝi devas daŭri ĝis septembro.

La areo de Softex, fabrikisto de puloveroj en la nomo de la franca grupo pri disdonado Auchan, estis tuj fermita kaj tio kondukis al maldungo de 3.500 laboristoj.

« Mi scias ke tio, kio okazas estas maljusta por la laboristoj. Sed la inspektoroj diris ke la konstruaĵo havas gravajn problemojn de strukturo kaj petis de ni evakuadon de la etaĝoj », eksplikis al AFP la mastro de Softex, Rezwan Seilm.

Ankaŭ Fame Knitting, kiu dungas siaflanke 2.500 laboristojn, fermis pasintsemajne kiam la inspektoroj kiuj partoprenis la inspektadan rondvizitadon petis ke la etaĝoj portu malpli da pezoj, indikis respondeculo de la firmao.

NENIU MONKOMPENSO POR LA LABORISTOJ

Tiuj fermadoj estis kritikitaj de reprezentantoj de laboristaj sindikatoj, kiuj akuzas Softex kaj Fame ĉar ili ne monkompensis la maldungitajn laboristojn. Sed mastra sindikato opiniis ke la kontraktantoj devas respondeci pri parto el tiu kosto. « Ni fermas uzinojn je ilia peto. Estas do je ilia respondeco financi la senlaborkoston de la maldungitoj.

« Ni klare indikis al la firmaoj ke la laboro povas daŭri en la aliaj etaĝoj », rebatis la skipĉefo de la inspektoroj, Rob Wayss. Sed « Ni petis solidigon de la pilieroj de la konstruaĵo ».

Bangladeŝo estas la dua vestaĵfabrikisto en la mondo, kaj tiu sektoro, kiu reprezentas 16 miliardojn da eŭroj, estas decidiga por ĝia ekonomio.

http://www.lemonde.fr/asie-pacifique/article/2014/03/10/textile-des-milliers-de-bangladais-perdent-leur-emploi_4380539_3216.html